Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

Tibet-nacia junulo absorbiĝanta en tibeta incenso (II)

| 2014-05-04
Bookmark and Share

de MU YUAN

 

    Persiste fari verajn tibetajn incensojn

 

    Entenante en la koro la admonon de la majstro Danzeng, Renqing Dezhe revenis al sia hejmloko kun la tradicio de okupiĝo pri komercado. Li volis serĉi partneron por kune starigi fabrikon de tibetaj incensoj. Tamen neniu volis kunlabori kun li pro lia nematureco. Poste Renqing Dezhe reiris al Lhasa kaj eklaboris en fabriko de tibetaj incensoj en la urbo. Pro lia diligenteco la mastro de la fabriko iam altigis lian salajron. Kiam Renqing trovis, ke oni uzis esencojn kaj malbonajn materialojn en produktado de la tibetaj incensoj, li malkonsilis al la mastro tiel fari. Tamen la lasta ne volis akcepti lian admonon. Pro tio Renqing Dezhe rezignis la laboron.

 

    Post tio Renqing Dezhe luis malmulte kostan domon en antaŭurbo norde de Lhasa kaj tie funkciigis metiejon de la tibetaj incensoj.

 


Renqing Dezhe en pesado de materialoj laŭ la recepto pri tibetaj incensoj 

 

    Li havas severan postulon al santalo, safrano, siringo, amomo kaj aliaj 34 drogoj bezonataj por fari tibetajn incensojn. Dum la tuta aŭtuno de 2010 li aĉetadis medikamentajn materialojn en Tibeto kaj en la provincoj Yunnan, Gansu kaj Sichuan. Kiam venas somero, li iras sur montojn proksime de Lhasa por kolekti drogojn. 

 

    En printempo de 2011 Renqing Dezhe komencis esploradon de la nova recepto pri la tibetaj incensoj el 40 tibetaj drogoj. Li atendis, ke floros la plantoj sur la stepo. "Tiam akompanate de ventoj bonodoroj de floroj amasiĝas en aero. Ensorbinte la odorojn bestoj sekreciis moskojn kaj forigis ilin per siaj ungoj. Ĉiu-jare paŝtistoj venas sur stepon por kolekti moskojn, kiuj estas nemankigeblaj materialoj por fari tibetajn incensojn laŭ la nova recepto."

 

    Parolante pri tibetaj drogoj, Renqing Dezhe ŝajne rakontis pri bela fabelo.

 

    Pro sia pieco al farado de tibetaj incensoj Renqing Dezhe fariĝis objekto fotita de multaj klientoj. Antaŭ knedadi tibetajn drogojn li certe purigis siajn manojn kaj instrumentojn por garantii la kvaliton de la tibetaj incensoj kaj por forlavi distrajn pensojn en la menso.

 

    Dank' al lia penado nemalmultaj homoj el Hongkongo, Taiwan kaj aliaj lokoj de la landinterno de Ĉinio venis al li por aĉeti tibetajn incensojn. Lia strikta sinteno en farado de tibetaj incensoj per manoj kaj laŭ la tradicia teknologio estas laŭdita de liaj klientoj. Iu kliento skribis en sia blogo: "Nuntempe mekanizo estas tiel progresa kaj pro merkatigo oni serĉas tujajn sukcesojn kaj rapidajn profitojn. En tiu situacio la persisteco de la tibet-nacia amiko estas tre valora."

 

    Unu-homa fabriko de la tibetaj incensoj

 

    Komence de la jaro 2011 Renqing Dezhe ricevis licencon pri funkciigo de la fabriko de tibetaj incensoj donita de la loka administracio de industrio kaj komerco. Li nomis la fabrikon "Tibet-incensa Fabriko de Renqing Dezhe en Lhasa". Li petis sian amikon desegni pak-keston de la tibetaj incensoj. En la fabriko ne estas alia laboristo krom li mem.

 

    Nun plejparto da tibetaj incensoj produktitaj de Renqing Dezhe estis vendita al la Potala Palaco kaj al la templo Jakhang. Li diris: "Mi ne kuraĝas akcepti mendilon kun granda kvanto da tibetaj incensoj, ĉar mi devas garantii ilian kvaliton." Tio ja estas reala afero, kiun lia fabriko devas alfronti.

 

    Renqing Dezhe diris, ke la tibetaj incensoj el pli ol 30 specoj da tibetaj medikamentaj materialoj estis faritaj laŭ la teorio pri distribua teknologio de la tibetaj incensoj en la fama verko pri la tibeta medicino verkita de majstro pri la tibeta medicino en la 15-a jarcento kaj laŭ la teknologio pri farado de la tibetaj incensoj esploritaj en Lhasa en la 17-a jarcento. Unu fasketo da tibetaj incensoj kostas je 30 juanoj kaj ĝia neta profito estas 4 juanoj.

 

    La postulo de Renqing Dezhe al la teknologioj de la tibetaj incensoj estas tre severa. "Mi scias tri receptojn pri la tibetaj incensoj. Tamen ĝis nun mi ankoraŭ ne produktis la tibetajn incensojn laŭ la tria recepto. Ĉar ĝia produktado bezonas longan tempon kaj komplikan procezon." Ŝajnas al aliaj homoj, ke la tibetaj incensoj faritaj de Renqing Dezhe estas sufiĉe bonaj, tamen Renqing Dezhe ne estas kontenta pri tio, li senĉese serĉas perfektecon.

 

    En la jaro 2011, kiam somero venis, Renqing Dezhe transloĝiĝis ĉe la kvieta rivero de Lhasa. Li volas fari la larĝan tibet-stilan korteton familia hotelo kun tibetaj incensoj kiel la ĉeftemo.

 


Renqing Dezhe en rigardo de ĵus faritaj tibetaj incensoj  

 

    La ĉambro plena je sunbrilo fariĝis produktejo de tibetaj incensoj. Li havas la deziron "ĉiuj homoj, kiuj iris en la korteton, povos apreci la teknologiojn pri farado de la tibetaj incensoj, kaj la korteto fariĝos ilia bela rememoro pri Tibeto." 

 

    Kvankam Renqing Dezhe vizitis nur elementan lernejon, tamen li ne estas post la epoko. Li havas sian blogon kaj ofte babilas kun siaj klientoj per la softvaro QQ. Li skribis en sia artikolo en la blogo sub la temo "Mia sorto antaŭdestinita kun tibetaj incensoj": "Estis destinita, ke mia tuta vivo estas ligita kun tibetaj incensoj."

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments