El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina sciencisto estis elektita kiel membro de la Reĝa Societo de Londono

| 2014-05-05
Bookmark and Share


Bai Chunli

 

 

    La 3-an de majo, laŭ la nomlisto publikigita de la brita akademia organizo Royal Society (la Reĝa Societo) de Londono, ĉina sciencisto Bai Chunli estis elektita kiel fremdlanda membro.

 

    Bai Chunli, kiel la plej grava pioniro en la studado de nano, faris grandan kontribuon al la kampo de sciencoj. En la jaro 2012, li estis elektita kiel prezidanto de la Akademio de Sciencoj por la Disvolviĝanta Mondo. Tio estis la unua fojo por la ĉinaj sciencistoj dum la pasintaj 30 jaroj ludi tiel gravan rolon en tiu ĉi internacia organizo.

 

    La Reĝa Societo elektis 50 membrojn kaj 10 fremdlandajn membrojn. Ankaŭ Steven Chu, fama ĉina-usona fizikisto kaj gajninto de la Nobel-Premio, estis elektita kiel membro de la societo.

 

    Starigita en la jaro 1660, la Reĝa Societo de Londono havas la plej longan historion kaj neniam estis interrompita. Ĝia prezidanto ĉiam estas gajnanto de la Nobel-Premio kaj ĝiaj membroj ĝuas la honoron dum la tuta vivo, same kiel Charles Darwin, Albert Einstein kaj Isaac Newton, kaj ili reprezentas la plej altan nivelon en la kampo de sciencoj en Britio.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments