Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

La revivigo de "la imperia historiografio" damaĝas Japanion

| 2014-05-05
Bookmark and Share

de LU YAODONG*

 

    Nun la politika klimato en Japanio pli kaj pli fariĝas dekstrema kaj oni provas pravigi la viziton de gravaj politikistoj al la sanktejo Yasukuni. Dume en la lando ankaŭ aŭdiĝas prudentaj kaj sobraj voĉoj kontraŭ tia tendenco.

 


Tokianoj iras al la loka tribunalo tenante sloganojn kontraŭ la vizito de Abe al Yasukuni. 

 

La 21-an de aprilo Abe Shinzo, la ĉefministro de Japanio, donis sian oferaĵon en la sanktejo Yasukuni. En la sama tago komenciĝis proceso en Tokio fare de pli ol 270 japanoj, kiuj metis plendon al la loka tribunalo kontraŭ Abe pro lia vizito al la sanktejo. Tiuj civitanoj postulas, ke Abe ĉesigu sian kontraŭkonstitucian agon kaj neniam plu vizitu la sanktejon.

 

    En la pasinta jaro, Abe vizitis la sanktejon Yasukuni kiu simbolas la agresan historion de tiu ĉi lando. La vizito mem neas la iaman pardonpeton fare de la japana registaro al aziaj popolanoj, refoje akre vundas la senton de la viktimoj de la agresa milito de la japana armeo, kaj samtempe kontraŭas la konstitucion de Japanio kiu difinas la disigon de ŝtato kaj religio. Levis sian voĉon ne nur japanoj; Ĉinio, la Korea Respubliko kaj aliaj landoj same esprimis sian kondamnon.

 


La sanktejoYasukuni en kiu la militkrimuloj de la Dua Mondmilito estas kultataj 

 

    En Japanio, "la Historiografio por preni la imperiestron kiel la sanktan centron de la nacio" (mallonge: "la imperia historiografio"), kiu sin firme kunligas al la interesoj de la japana imperio, estas la fonto de neado kaj beligo de la agresa historio. Nuntempe ĝi konkrete esprimiĝas en la elparoloj de japanaj ĉefministroj kaj aliaj ministroj kontraŭ la historia vero kaj iliaj vizitoj al la sanktejo. Dum la Dua Mondmilito, sub la regado de "la imperia histografio" oni deklaris ke la imperiestro de Japanio, ĝiaj teritorio, nacio kaj religio estas la plej eminentaj en la mondo, kaj la japana imperiestro estas "vivanta dio", do Japanio estas dia lando kiu unuigus la mondon en la nomo de sia dio. Laŭ tiu ideologio la agresaj militoj lanĉitaj de la japana registaro depost la restaŭro de Meiji (1868) estis "sindefendaj", aŭ celis "la liberigon de Azio", kaj do estis "justaj agoj" kiel "sanktaj militoj" por plenumi la "historian taskon" de la japana nacio. Tiuj kiuj dediĉis sin al la agresaj militoj estis konsiderataj kiel "fidelaj al la imperiestro" kaj "sinoferemaj".

 

    Kelkan tempon post la restaŭro de Meiji, la japanaj ŝtatgvidantoj komencis grandiozan kampanjon por siaspeca "dio-kreado". Ili plej aktive disvastigis la ideojn, ke Japanio estis kreita kaj estas gardata de la dioj de la japana mitologio, la japana ĉefgento Yamato estas la plej elstara "dia popolo" kaj rajtas realigi la ideon Hakkō ichiu kiu celas unuigi la mondon sub la rego de la japana imperio. Same en lernejoj oni senĉese cerbolavis la infanojn per lernolibroj favore al tia pensmaniero. En la jaro 1890 la siatempa imperiestro Mutsuhito proklamis la Imperian Edikton pri Edukado pledante por tia moralo, kiu egaligas la respekton al la imperiestro al patriotismo. Depost 1926 la gvidantaro de la japana imperia armeo kune kun dekstremaj grupoj, trumpetis blindan adoradon al la imperiestro kaj maskis la agresajn militojn kiel servantajn al "la reprosperigo de orienta Azio". La japana registaro prenis tiajn ideojn en lernolibrojn de la elementa kaj meza lernejoj por orienti la edukadon en la dikreto de militarismo kaj faŝismo kaj por pretigi teorian bazon por la agresaj militoj.

 

    Tuj post la Dua Mondmilito, la tiama imperiestro Hirohito faris la deklaron pri sia homeco kaj neis la aserton, ke li estas "vivanta dio". Sekve de tio la ultranaciisma ideologio portempe malfortiĝis. Sed, post ne longa tempo, subtenate de dekstremaj grupoj, nombro da eksaj militistoj, iamaj diplomatoj kaj eĉ iuj militkrimuloj komencis beligi la japanan militarismon kaj nei la agresan historion pere de siaj "historiaj" verkoj, memoraĵoj, biografioj, taglibroj, notoj kaj tiel plu. Tiel reviviĝis la ideoj de "la imperia historiografio".

 

    Antaŭe, la japana registaro provis sin senkulpigi pri la tordado de la historio, dirante ke la lernolibrojn verkas ne la registaro sed historiistoj. Ĝi intence prisilentis la fakton, ke la lernolibroj devas esti kontrolitaj de la Ministerio pri Edukado, Kulturo, Sporto, Scienco kaj Teknologio. Fakte la ministerio multfoje aprobis plurajn eldonojn de la ver-tordanta lernolibro farita de la dekstrema Societo por reformo de historiaj lernolibroj por propagandi kaj beligi la agresan historion kaj por verŝi la rilatan pensmanieron al la japanaj gejunuloj. La 17-an de januaro 2014, la ministerio ŝanĝis la kontrolajn kriteriojn de la lernolibroj pri la moderna historio kaj postulis la "respekton" al la registara opinio. La nova normo komencas esti praktikata en aprilo 2014, kiam komenciĝas la nova lerneja jaro. Estas evidente, ke la japana registaro sub Abe nerekte akcelas la reviviĝon de "la imperia historiografio" tenante en la mano la aŭtoritaton por la kontrolado de lernolibroj. Tio kaŭzas, ke nemalmultaj junaj japanoj ne scias aŭ ne emas alfronti la kulpojn de Japanio, kiu agresis kaj koloniigis aliajn landojn.

 

    Ni povas diri, ke "la imperia historiografio" estas naskiĝejo de ultranaciisma infektado. Sen elradikigo de tia ideologio, konservativaj politikistoj en la sino de la japana registaro ne vere respektos la historion kaj ne haltigos siajn parolojn kaj agojn, kiuj tordas la veron.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

    *Lu Yaodong estas esploristo de la Instituto pri Japanaj Studoj sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments