Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

La vero pri Diaoyu-insularo en la okuloj de reĝisoro el Holivudo

| 2014-05-05
Bookmark and Share

de YUE RUIFANG

 


Chris D. NeBe kune kun sia produkto

 


Chris D. NeBe intervjuata en la provinco Jiangsu, sudorienta Ĉinio  

 

    Ĉar li ne ŝatas troigon nek antaŭjuĝon kaj persistas en registrado de faktoj, li foje estis minacita je morto; ĉar li ŝatas la ĉinan filozofion de Konfuceo kaj tiun de Mencio, li kredas ke oni povas trovi ankaŭ la solvojn por multaj aferoj sen tro radikala maniero; pro tio ke li pentas pro la krimoj faritaj de sia patrolando dum la Dua Mondmilito, li estis ĉiam kolera kontraŭ Japanio kiu ne petas pardonon de Ĉinio; ĉar li ne volas ke la Okcidento opiniu ke li "pagas por la propagando", li mem kolektis 500 mil usonajn dolarojn kaj sendepende faris la filmon Diaoyu Island -- The Truth (Diaoyu-Insularo -- La Vero)...

 

    Chris D. NeBe, germana ŝtatano en la aĝo de 76 jaroj kaj reĝisoro de Holivudo dum pli ol 50 jaroj, diris ke li estas nur neŭtrala observanto kaj respondecas nur pri kolektado de faktoj.

 

    Ekde la 24-a de marto, la dokumenta filmo Diaoyu Island -- The Truth reĝisorita de Chris D. NeBe estis publike projekciita en Ĉinio. Ĉi tiu dokumenta filmo, kiu daŭras je 40 minutoj, detale kaj multamplekse ordigas per la historiaj datumoj la originon kaj evoluon de la konflikto pro la insularo kaj elvolvas la fakton ke "Diaoyu-insularo apartenas al Ĉinio de la antikvaj tempoj", kaj instigas Japanion alfronti la historion kaj serioze pripensi pri la pasinteco.

 

    "La afero pri Diaoyu-insularo estas tre klara, oni povas vidi ke mi paŝon post paŝo rakontas kaj prezentas ĉion ĉi tion en la filmo." Chris D. NeBe diris en Pekino dum la intervjuo far raportistoj el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, ke okcidentaj amaskomunikiloj alkutimiĝis al troigo kaj neobjektivaj raportoj pri Ĉinio, ili distordis la faktojn de Diaoyu-insularo, kaj mi esperas ke tiu ĉi dokumenta filmo povos ŝanĝi tiun ĉi situacion kaj helpi al homoj koni la veron de Diaoyu-insularo.

 

    Laŭinforme, antaŭ la publika projekcio en Ĉinio la filmo Diaoyu Island -- The Truth premieriĝis en Los Angeles de Usono en la 11-a de marto. Forta estis la reago de la spektantaro, "ili komencis scii de malsamaj flankoj la veron de la konflikto pro Diaoyu-insularo."

 

    Notinde estas, ke la filmo Diaoyu Island -- The Truth registris ankaŭ aliajn krimojn faritajn de la japana armeo en la agresa milito kontraŭ Ĉinio, inkl. de la masakro fare de japanaj trupoj en la urbo Nankino en sudorienta Ĉinio kaj bakteriologiaj eksperimentoj je ĉinoj far la japanaj trupoj 731 en nordorienta Ĉinio. Kaj la filmo per flankparolo vokadas al la japana registaro alfronti la historion, peti de Ĉinio pardonon pro la krimoj faritaj de ĝia armeo dum la agresa milito kaj konfesi, ke Diaoyu-insularo apartenas al Ĉinio.

 

    "Ankaŭ Germanio faris terurajn aferojn dum la Dua Mondmilito, sed ni pentas pri tio," diris Chris D. NeBe. En la jaro 1970, Willy Brandt, tiama ĉefministro de la Federacia Germanio, genue petis de la martiroj pardonon antaŭ la monumento por la polaj judoj. "Tio donis tre pozitivan influon al la germanoj."

 

    "Mi mem tre dankas Willy Brandt pro tio kion li faris, alie ni estas malbenataj de la tragika memoro pri la pasinteco."

 

    "Bedaŭrinde, Japanio havas nenian ŝanĝiĝon. Tial multaj homoj demandis min, kial la japanoj ne petas pardonon kiel vi germanoj. Tion mi ne scias, tial mi esperas, ke ili respektos la historion kaj serioze pripensos pri tiu ĉi pasinteco," diris Chris D. NeBe.

 

    Laŭinforme, la farado de la filmo Diaoyu Island -- The Truth daŭris je pli ol unu jaro. En la filmo estas uzataj multe da konvinkaj fotoj kaj bildoj, iuj el ili venis el la Naciaj Arkivoj de Usono kaj aliaj historiaj datenoj estis aĉetitaj el la filma studio. Krome, Chris D. NeBe faris filmadon ankaŭ en la memorhalo pri Nankina Masakro, en tiu de Sun Jatsen kaj en aliaj lokoj de Ĉinio por pruvi la enhavon de la filmo. "Se iu dubas pri tio, mi ne estas maltrankvila, ĉar tio estas vera. Se vi vidas en la filmo ke iu estas hakita je la kapo, vi scias ke tio ne estas filmo, sed la fakto, kio vere okazis."

 

    Por ke la publiko en la Okcidento ne rigardu lian filmon "porpropaganda", Chris D. NeBe persistis en la sendependa produktado de la filmo Diaoyu Island -- The Truth: "La tuta sumo por fari la filmon estas la mia, kaj la farado estas tute laŭ mia volo. Mi esperas fariĝi neŭtrala observanto."

 

    De post sia unuafoja vizito al Ĉinio en la jaro 1995, Chris D. NeBe kun pli-ol-50-jaraj spertoj en produktado de filmoj, ekhavis fortan inklinon al la historio de Ĉinio, ĝiaj kulturo kaj pejzaĝoj.

 

    "Mi amas la ĉinan filozofion de Konfuceo kaj tiun de Mencio, mi ne scias pro kio, eble tio estas denaska. En la pasintaj pli ol 5 mil jaroj, ĉinoj ĉiam alte taksis la pacon kaj harmonion. Mi kredas ke la ĉina popolo sub la gvido de la saĝeco kun la historio de pli ol 5 mil jaroj povos trovi plej taŭgan manieron por solvi la problemon pri Diaoyu-insularo," diris Chris D. NeBe.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments