El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang interparolis kun Hailemariam Desalegn en Adis-Abebo de Etiopio

| 2014-05-06
Bookmark and Share


Li Keqiang kaj lia edzino Cheng Hong atingas Etiopion. 

 


Li Keqiang interparolas kun Hailemariam Desalegn.  

 

    Posttagmeze de la 4-a de majo ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia edzino Cheng Hong atingis Adis-Abebon, ĉefurbon de Etiopio kaj komencis la oficialan viziton al la lando kaj al la ĉefstabejo de la Afrika Unio. Tiu-tage Li Keqiang interparolis kun etiopa ĉefministro Hailemariam Desalegn.

 

    Li Keqiang diris, ke la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Etiopio estas profunda, la dulandaj interrilatoj glate disvolviĝas, la dulandaj kunlaboroj en diversaj kampoj senĉese profundiĝas kaj la amikeco inter Ĉinio kaj Etiopio enradikiĝis en la korojn de la dulandaj popoloj. Li Keqiang diris ankaŭ, ke pasintjare Hailemariam Desalegn faris viziton al Ĉinio kaj dum lia restado en Ĉinio ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun li kaj dank' al ilia kuna penado la intervidiĝo akiris riĉajn fruktojn en antaŭenpuŝo de la dulandaj kunlaboroj. Li esperas, ke lia ĉi-foja vizito plue plifirmigos la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Etiopio kaj akcelos novan progreson de la rilatoj inter Ĉinio kaj Etiopio kaj de tiuj inter Ĉinio kaj Afriko.

 

    En la nomo de la etiopa registaro kaj ĝia popolo Hailemariam Desalegn varme bonvenigis Li Keqiang kaj li sentas grandan honoron pro tio, ke Etiopio fariĝis la unua stacio de la vizito de Li Keqiang al Afriko. Li diris, ke Etiopio kaj Ĉinio faris ĉiuflankajn kunlaborojn, kiuj forte akcelis kreskon kaj transformon de la etiopa ekonomio. Li diris ankaŭ, ke Etiopio dankas Ĉinion pro ĝia sincera kaj malegoisma helpo dum la longa tempo kaj volas fortigi kontakton inter la dulandaj altranguloj kaj kune ellabori longdaŭran strategian planon pri dulandaj kunlaboroj, bonvenigos pli multe da ĉinaj entreprenoj investi en Etiopio kaj liveros al ili pli multe da oportunaĵoj.

 

    Post la interparolo la dulandaj ĉefministroj atestis la subskribon de dokumentoj pri kunlaboroj de Ĉinio kaj Etiopio en ekonomio, teknologio, industrio, bazaj instalaĵoj, financo kaj aliaj kampoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments