El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Raporto pri la IJF 2014

| 2014-05-06
Bookmark and Share

    Estas nekredeble, kiel rapide tempo flugas kiam oni amuziĝas – la ĉi-jara Internacia Junulara Festivalo (IJF) jam pasis! Post 8 jaroj mi denove havis la eblon partopreni la Internacian Junularan Festivalon en la belega Kastel'Sarda. Mi lasis mian koron en Sardinio antaŭ du jaroj, dum mia Erasmus-studado en Kaljaro, en la suda parto de Sardinio; kiam mi aŭdis ke la IJF estos en Sardinio, mi tuj aliĝis. Estis belege vidi tiom da konataj vizaĝoj en la festivalejo, kvankam pasis multaj jaroj post mia lasta IJF en 2008.

 

    Ĉi-jare la partoprenantoj povis sportumi dum la festivalo, ĉar la ejo estis fakte en pluraj konstruaĵoj kaj la dormoĉambroj havis nur unu sloŝilon. Krom la sloŝilserĉado estis kelkaj aliaj sportebloj: naĝi en la maro, danci tangon kaj serĉi sufiĉe fortan kafon aŭ la stelojn por aperitivoj, kaj tiel plu. Dum la festivalo ni ĝuis ankaŭ multajn belajn koncertojn, ludis eĉ la legendara Amplifiki. Se ni nur scius, kion signifas tiu ĉiutaga hej-hulado…? La sarda suno partoprenis la ekskursojn kun ni, kaj vespere adiaŭis nin kun belaj koloroj.

 

    En la festivalejo ne estis nur esperantistoj: tie restis ankaŭ junaj afrikaj azilpetantoj, kiuj eĉ partoprenis kelkajn vesperajn programojn. Laŭ mi estis bone havi ilin tie, ĉar ni povis lerni multe de ili; ili devis fuĝi de sia hejmo kaj lasi ĉion malantaŭe, kaj tamen ili aspektis fortaj kaj plenaj je vivo. Estas bone iom pensi pri kiel bonŝancaj ni fakte estas. Mi esperas ke ili trovos pli bonan kaj pacan vivon, kaj ne forgesos pri la vesperoj kie unu lingvo portis nin ĉiujn kune.

 

    Mi lernis multajn aferojn dum tiu ĉi festivalo, ekzemple kiel sukcese eviti la Bambon, ke estis ĉiam sufiĉe da manĝaĵoj por vegetaranoj kaj ke kelkaj homoj ne tuŝu la mikrofonon… kaj ke oni povas lerni ion novan dum la kurso por komencantoj ankaŭ se oni esperantistiĝis jam antaŭ ok jaroj. Tiu ĉi estis mia tria festivalo, kaj ĉiuj tri ŝanĝis mian vivon. Dum la noktaj paroladoj en la gufujo pri homaj homoj mi komprenis, kiel speciale estas havi tiom da personoj, malsamaj kun diversaj pasintecoj kaj kulturoj sub la sama tegmento. Tiom da novaj geamikoj, spertoj kaj eblecoj! Mi kore dankas al la organizantoj kaj esperas vidi vin ĉiujn en la venonta festivalo.

 

(el Disvastigo)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments