El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova spaciala kombineo de NASA

| 2014-05-06
Bookmark and Share


Kombineo testota en baseno por kosma piediro  

 

    La Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Adiministracio de Usono (NASA) lastatempe publikigis prototipon de spaciala kombineo probable surhavota de astronaŭto sur Marso.

 

    La kombineo Z-2 estas tute malsama ol la antaŭaj. NASA diris, ke ĝi estas nur prototipo, tamen multaj dezajnoj kaj akcesoraĵoj estos adoptitaj en farado de kombineoj por astronaŭtoj vojaĝontaj al Marso. Ekzemple lumigaj lamenoj kaj fluoresko-elsendaj dratoj povas distingi astronaŭtojn.

 

    Oni ankaŭ uzos tri-dimensian skanadon de ĉiu astronaŭto por doni al li aŭ ŝi personan kombineon. La kombineoj estos severe testitaj en plena vakuo, akva baseno kaj simula surfaco de Marso.

 

    Astronaŭtoj estos multfoje ekster sia kosmoŝipo sur Marso, tial la materialoj por la supra torso estas daŭremaj kaj malmolaj. NASA diris, ke la kombineoj estas estetike belaj, kaj malsamaj ol la nunaj pro ĝiaj materialoj protektaj por ke astronaŭtoj ne koliziu kontraŭ subtilaj kosm-objektoj, kaj rezisto kontraŭ varmego kaj malvarmego.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments