El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japana medicina delegitaro faris enketon pri krimoj faritaj de la japanaj trupoj 731

| 2014-05-06
Bookmark and Share


Delegito en prezentado de floroj al la viktimoj ĉe la ruino de la japanaj trupoj 731  

 


La delegitoj en vizito al la ekspona halo pri la krimoj faritaj de la japanaj trupoj 731 

 

    La 4-an de majo, la 26-persona delegitaro de la Japana Federacio de Kuracistoj kaj Dentistoj por Plibonigo de la San-asekuro venis al Harbino, ĉefurbo de la provinco Heilongjiang en Nordorienta parto de Ĉinio kaj vizitis la eksponan halon pri la krimoj faritaj de la japanaj trupoj 731 en la supre menciita loko dum la 2-a Mondmilito. Ili faris enketon pri sanzorga sistemo por protekti homajn rajtojn kaj kolektis materialojn pri la medicina etiko por la tutlanda medicina konferenco okazonta en Japanio en la venonta jaro.

 

    La Japana Federacio de Kuracistoj kaj Dentistoj por Plibonigo de la San-asekuro estas japana tutlanda medicina organizo, kun pli ol cent mil membroj, kiuj plejparte estas kuracistoj. Ĝi estas la plej reprezentanta organizo en la kampo de medicino. La delegitaro opiniis, ke la agado de la japana armeo, kiu mortigis multajn ĉinajn popolanojn, estas kontraŭ normala etiko de la homaro, kaj nun la japana registaro neas la veran historion. Tio markas, ke la militarismo reviviĝas en Japanio.

 

    Fakuloj ĉinaj, japanaj kaj sudkoreaj havis diskutojn pri la problemoj rilataj al la japanaj trupoj 731. Ankaŭ alilandaj fakuloj faras enketon pri la bakteria eksperimento farita de la japana aremo al ĉinaj soldatoj kaj popolanoj dum la 2-a Mondmilito.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments