El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ĉina esperantisto inventis novtipan akvovarmigilon

| 2014-05-07
Bookmark and Share


Lu Yijian (dekstre) kun Ye Peixue 

 

    Lu Yijian, 72-jara ĉina esperantisto, inventis novtipan akvovarmigilon post multjara esplorado. Lia inventaĵo akiris patenton en Ĉinio en la jaro 2010 kaj en japana kaj usona patentoficejoj en 2014.

 

    Laŭ konigo, antaŭaj varmigiloj normale uzas rezistilon aŭ aliajn teknikojn por produkti varmon. Tiuj teknikoj anstataŭ elektran varmkondukton utiligis magnezian bastonon en la akvovarmigilo por altigi temperaturon de la akvo kaj eviti paneon de la aparato, tamen en tia pasiva defendo kaŝas latentaj danĝeroj kaj la problemoj de energioŝparo.

 

    Lu Yijian utiligis akvon kiel elektr- kaj varm-kondukta materialo, por ke la elektra-varma interŝanĝo okazu rekte en kaj per akvo, tio efike altigis la rendimenton de la varmigilo, kaj preskaŭ komplete forigis la danĝerojn. Laŭ la kontrolo de koncerna oficejo de la urbo Zhangzhou, Fujian-provinco de suda Ĉinio, la novtipa akvovarmigilo ŝparis la elektron je 15% kaj ĝia produktkosto povas malaltiĝi je 50%. Nun la novstipa akvovarmigilo estas preta por industria produktado.

 

Redaktoroj: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments