El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina registaro publikigis deklaracion pri subskribo de la protokolo "Traktato pri Sennukleaj Regionoj en Meza Azio"

| 2014-05-08
Bookmark and Share


Liu Jieyi voĉlegas la deklaracion de la ĉina registaro pri subskribo de la protokolo "Traktato pri Sennukleaj Regionoj en Meza Azio".  

 

    La 6-an de majo kvin landoj posedantaj nukleajn armilojn -- Ĉinio, Usono, Rusio, Britio kaj Francio, kaj kvin kontraktintaj landoj de la "Traktato pri Sennukleaj Regionoj en Meza Azio" -- Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio, kune okazigis en la ĉefstabejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko de Usono subskriban ceremonion de la protokolo "Traktato pri Sennukleaj Regionoj en Meza Azio". En la nomo de la ĉina registaro Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio en UN, subskribis la protokolon kaj laŭlegis la deklaracion de la ĉina registaro pri subskribo de la protokolo "Traktato pri Sennukleaj Regionoj en Meza Azio".

 

    Post sia ekhavo de nukleaj armiloj Ĉinio solene promesis, ke en ĉiu ajn tempo kaj en ĉiu ajn stato la lando ne uzos la unua nukleajn armilojn. Ĉinio promesis ankaŭ, ke ĝi senkondiĉe ne uzos aŭ minace uzos nukleajn armilojn al la landoj kaj regionoj, kiuj ne havas nukleajn armilojn.

 

    Ĉinio promesis strikte plenumi rilatajn devojn post subskribo kaj ratifiko de la protokolo de la traktato. Ĉinio opinias, ke ĉiuj ajn interkonsentoj pri sekureco aŭ rilataj traktatoj ne devas influi la pozicion de la sennukleaj regionoj; la klarigo kaj uzo de diversaj artikoloj de la protokolo devas konformiĝi al la celo de la protokolo subteni starigon de sennukleaj regionoj en la meza Azio.

 

    Ĉinio atendas kiel eble plej fruan validiĝon de la protokolo kaj volontas penadi kune kun la kvin landoj en la meza Azio por realigi la celon komplete malpermesi kaj plene detrui la nukleajn armilojn en la mondo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments