El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina ĉefministro vizitis suferantojn de katarakto, kiuj ĝuas la projekton "Amikeca Luma Vojaĝo"

| 2014-05-08
Bookmark and Share


Li Keqiang kaj Mulatu vizitas pacienton en hospitalo. 

 


Li Keqiang malfermas la gazon sur la okuloj de la paciento.  

 

    Matene de la 6-a de majo ĉina ĉefministro Li Keqiang kune kun etiopia prezidento Mulatu vizitis hospitalon en Etiopio por vidi suferantojn de katarakto, kiuj ĝuas la projekton "Amikeca Luma Vojaĝo", laŭ kiu ĉinaj kuracistoj senpage faras operaciojn por lokaj suferantoj de katarakto.

 

    Li Keqiang diris, ke en la pasintaj 50 jaroj, ĉina medicina trupo veturis al 51 landoj en Afriko por helpi la afrikan popolon kaj savi la vivon tie. Rigardante Etiopion kiel fraton, Ĉinio daŭre liveros pli multe da medicinaj helpoj al Etiopio kaj al aliaj afrikaj landoj. Estas kredebla, ke Ĉinio kaj Etiopio, Ĉinio kaj Afriko povas kune iri al pli bela estonteco.

 

    Prezidento Mulatu esprimis dankemon al la ĉinaj registaro kaj popolo. Li diris, ke la projekto reprezentas amikecon inter la du landoj kaj donas al Etiopio multajn bonojn. Espereblas, ke la du landoj povos interŝanĝi spertojn kaj kunlabori en la kampo de medicino kaj en tiu de sano.

 

    De la jaro 2010, Ĉinio komencis la projekton "Amikeca Luma Vojaĝo" por fari operacion por pli ol 2 mil suferantoj de katarakto en Afriko. Dank' al la projekto, ili rehavas la vizion.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments