El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sciencteknikaj interŝanĝoj inter EU kaj Ĉinio

| 2014-05-08
Bookmark and Share


Eŭropa delegito respondas demandon en kunveno.  

 

    La 6an de majo en la Akademio de Sciencoj de Chengdu okazis kunveno de sciencteknika interŝanĝo de Eŭropa Unio kaj Ĉinio, kio markis la komenciĝon de la unua stacio de la eŭropa delegacio por sciencteknika vojaĝo en Ĉinio.

 

    La kunvenon ĉeestis Zhao Yongtao, vicprezidanto de la akademio, Olivier VAYSSET, ĝenerala konsulo de la Ĝenerala Konsulejo de Francio en Chengdu, kaj sciencaj konsilistoj aŭ diplomatiaj reprezentantoj de Ĉeĥio, Francio, Aŭstrio, Finnlando, Britio kaj aliaj EU-landoj al Ĉinio. La du flankoj faris interŝanĝojn pri kunlaboroj pri esplorado kaj novigo. Ĉeestantoj ankaŭ konigis sciencajn projektojn de siaj propraj landoj. Laŭ la tagordo posttagmeze de tiu tago la ĉeestantoj vizitis la laboratoriojn kaj ekspoziciejojn de la akademio.

 

    La eŭropa delegacio por sciencteknika vojaĝo al Ĉinio vizitos ankaŭ Xiamen, Shenzhen kaj aliajn ok urbojn por disvastigi esploradon kaj novigon de Eŭropo.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments