El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio postulas ke Filipinoj liberigu ĉinajn fiŝŝipon kaj fiŝistojn

| 2014-05-09
Bookmark and Share


Mapo pri la marareo Banyuejiao 

 

    La 6-an de majo, la filipina mara polico kaptis ĉinan fiŝŝipon kaj 11 fiŝistojn kiuj laboras en la marareo Banyuejiao.

 

    La 7an de majo Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke Ĉinio havas nedisputeblan suvenerecon al la insularo en Suda Ĉina Maro, inkluzive de Banyuejiao. Nun la ĉina polico jam atingis al Banyuejiao. Ĉinio postulas, ke Filipinoj donu racian klarigon pri la kapto de la fiŝsipo kaj la fiŝistoj, kaj tuj liberigu ilin. Alifoje la ĉina flanko avertis, ke Filipinoj ne faru provokan agadon.

 

    Banyuejiao estas rifo de Nansha-insuloj de Ĉinio kaj povas enteni fiŝŝipon kun la pezo de 300 tunoj. En la marareo Banyuejiao troviĝas multaj resursoj, bona ankrejo kaj natura haveno. Ĝi ĉiam estas parto de la teritorio de Ĉinio kaj ĉinaj fiŝistoj ofte laboras ĉi tie.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments