El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio oponas renkontiĝon de registaraj funkciuloj kun Dalai-lamao

| 2014-05-09
Bookmark and Share


Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, en regula gazetara konferenco  

 

    Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris la 7an de majo en la regula gazetara konferenco, ke Ĉinio oponas, ke iu ajn fremdlanda registara funkciulo renkontiĝu kun Dalai-lamao en iu ajn nomo kaj en ia ajn maniero, kaj ke iu ajn lando donu platformon al Dalai-lamao por lia separatisma aktiveco sur la internacia tereno.

 

    Hua diris, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke la rilatoj de kunlaboro inter diversaj landoj devas esti bazitaj sur egaleco kaj reciproka respekto.

 

    Hua rimarkigis, ke Ĉinio esperas, ke Norvegio respektos la kernajn zorgojn de Ĉinio, faros aferojn, kiuj helpas starigi politikan fidon inter la du landoj, kaj kreu kondiĉojn por normaligi kaj disvolvigi la du landajn interrilatojn per efektivaj agoj.

 

    Hua asertis, ke Ĉinio plurfoje manifestis sian starpunkton pri renkontiĝo de Dalai-lamao kun alilandaj registaraj funkciuloj, kaj ĝi esperas, ke ĉiuj klare vidos la veran celon kaj naturon de Dalai-lamao.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments