Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

La arta zono 798 en Pekino

| 2014-05-12
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 

    En la jaro 2003 la arta zono 798 en Pekino estis juĝita de la usona gazeto Time kiel unu el la 22 artaj centroj de urboj en la mondo, kiuj havas rimarkindajn trajtojn de kulturo.

 


La arta zono 798 

 

    La arta zono 798 kun konstrua areo de 230 mil kvadrataj metroj troviĝas en Dashanzi de la distrikto Chaoyang en la orienta parto de Pekino. Tie iam estis lulilo de la elektronika industrio de Ĉinio. Dum la 1950-1970-aj jaroj tie estis sidejo de la fabriko 798 de la supre menciita industrio. Dum la 1980-1990-aj jaroj la loko fariĝis ruino de la malnova industria epoko de Ĉinio. De la jaro 2002 ĉinaj kaj alilandaj artistoj kaj administrantoj de artaĵoj transformis la tieajn labordomojn en labor-ĉambrojn kaj galeriojn por verki kaj montri artaĵojn. Post tio tie kolektiĝis pli kaj pli multaj artistoj, artaj institucioj kaj komercistoj.

 


Postsignoj de la malnova industria epoko en la arta zono 798 

 


Fervojo por transportado  

 

    Nun preskaŭ ĉiu-tage inaŭguriĝis en la zono 798 kelkaj artaj ekspozicioj kaj en ĉiu aŭtuno okazas 798-Festivalo. Iam vizitis la zonon Gerhard Fritz Kurt Schroder, germana eksĉefministro, Nicolas Sarkozy, franca eksprezidento, kaj aliaj internaciaj famuloj.

 

    Iama arta zono kun malmulte kosta domlupago

 


En arta ekspozicio transformita el labordomo 

 


En butiko de artaĵoj ĉe la arta zono 798 

 

    Matura kultura kaj arta merkato estas natura produktaĵo de la kuna disvolviĝo de spirita civilizacio kaj materia civilizacio de iu lando aŭ regiono. La arta zono 798 havas tipan karakterizon dum la procezo de formiĝo kaj disvolviĝo de la arta merkato de Ĉinio. Ĝia modelo tre similas al tiu de South of Houston (SOHO) en Nov-Jorko de Usono. En la komenca periodo de ĝia disvolviĝo multaj artistoj venis tien por serĉi domojn kun malmulte kosta lupago. La arta zono 798 estas tre malproksima de la urbocentro kaj pro tio la lupago de la tieaj domoj estis tre malmulte kosta. La tieaj labordomoj estis desegnitaj kaj konstruitaj de la Germana Demokratia Respubliko en la 1950-aj jaroj kaj ili preskaŭ ne plu estis uzitaj en la fino de la pasinta jarcento. La nunaj laborĉambroj, galerioj kaj aliaj konstruaĵoj por komercado ĉiuj estis rekonstruitaj surbaze de la originaj konstruaĵoj. Laŭ konigo, en la jaro 2002 la lupago de la tieaj domoj estis nur 0.2 juano por unu metro. Tio estas la ĉefa kialo de kolektiĝo de multaj artistoj en la loko.

 

    La komerca valoro de la arta zono 798

 


Modernaj skulptaĵoj antaŭ galerio en la arta zono 798 

 


Roboto-skulptaĵo en la arta zono 798 

 

    En la jaro 2006 la pekina registaro prenis la artan zonon 798 kiel unu el la 6 grandaj bazoj por kultura kreivo. Ĝis nun en la arta zono 798 formiĝis diverseca art-industria centro kunfandiĝanta galeriojn, artajn labor-ĉambrojn, kulturajn kompaniojn kaj modajn butikojn. Dank' al la kondukado de la registaro la entreprenado kaj disvolvado de la arta zono rapide suriris sur la ĝustan vojon. La sampaŝa disvolviĝo de kreado kaj vendado de artaĵoj, projektado de produktaĵoj kaj afiŝoj, moda amuzado, sceneja prezentado, mov-karikaturaj filmoj, medio kaj aliaj diversecaj programeroj akordiĝis kun la orientado de la arta zono 798. La nombro de galerioj, labor-ĉambroj de artistoj kaj kompanioj pri afiŝoj, desegnado kaj mov-karikaturoj ĉiam okupis la absolutan avantaĝon en la arta zono. 

 

    Laŭ rilata enketado, ĝis decembro de 2012 en la arta zono 798 kolektiĝis pli ol 500 organizoj tuŝantaj servojn pri kulturo kaj turismo, pri radio-dissendo, televido kaj filmo, pri eldonado, distribuado kaj eldon-rajto, pri desegnado kaj projektado kaj tiujn pri reto. Tie kolektiĝis ankaŭ pli ol 20 laborĉambroj, grandaj kaj malgrandaj galerioj kaj 173 montraj centroj de artaĵoj, el kiuj ĉirkaŭ duono estas funkciigitaj de famaj arto-institucioj el pli ol 20 landoj kaj regionoj. La nombro de homoj, kiuj laboras en la arta zono 798, superis 10 mil. En la jaro 2012 la nombro de vizitantoj de la arta zono atingis 3.5 milionojn da homoj/fojoj. Post la evoluo de pli ol 10 jaroj la arta zono 798 fariĝis arta zono kun granda internacia influo. Nun multaj ĉinaj kaj alilandaj turistoj venintaj al Pekino vizitis ne nur la Grandan Muron kaj la Imperiestran Palacon, sed ankaŭ la artan zonon 798.

 

    Retrorigardante la disvolvan vojon de la arta zono 798 oni povas trovi, ke la ĉefa rolo de ĝiaj administrantoj estas domposedanto. Tio ankaŭ estas la ĉefa tradicia modelo de aliaj ĉinaj artaj zonoj en ilia funkciigo.

 

    Esplorado de ekvilibra modelo

 

    Nun Pekino havas 26 artajn zonojn, el kiuj nur 798 estas ŝtatnivela. Kun disvolviĝo de artaj zonoj aperis neeviteblaj problemoj, ekzemple kiel ekvilibrigi agadon de la arta verkado kaj tiun de la artaĵa vendado? Nuntempe la arta zono 798 esploras iun modelon por ekvilibrigi ilin.

 

    Kun la amasiĝa efiko de diversaj servoj alportita de arto, la arta zono 798 iom post iom fariĝis turisma loko altkonsuma. Komercigo fariĝis disvolva strategio de la arta zono. En la jaro 2008 la proporcio de galerioj kaj artaj centroj en la arta zono 798 estis 50%, tiu de labor-ĉambroj -- 13% kaj tiu de restoracioj, trinkejoj kaj butikoj -- po 9%. En la jaro 2012 la nombro de galerioj reduktiĝis al 33%, tiu de labor-ĉambroj -- al 4% kaj tiu de restoracioj, trinkejoj kaj butikoj iom kreskis. Sekve de pli kaj pli multiĝo de artaj institucioj, altklasaj restoracioj kaj trinkejoj kaj modaj amuzejoj la domlupago en la arta zono rapide altiĝis de 0.2-0.4 juano por unu metro tage en la jaro 2001 al la nunaj 6-9 juanoj. Multaj artistoj translokiĝis el la arta zono 798 pro la tro kara domlupago. Daŭre restas tie nur artistoj, kiuj venis el famaj institutoj kaj kapablas verki multajn verkojn kaj forvendi ilin. Ili daŭre restas en 798 ankaŭ pro subteno de la ĉina registaro.

 


Kafejo en la arta zono 798 

 


Turisto en la arta zono 798  

 

    Kiel arta zono kun pli ol 10-jara historio 798 same kiel la reformado de Ĉinio alfrontos multajn problemojn pri daŭrigebla disvolvo, kiuj bezonas daŭran esploradon. 

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments