El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konkurso de struktura dezajnado en Fuzhou

| 2014-05-12
Bookmark and Share


La teamo gajninta la unuan lokon  

 

    La 10an de majo tri teamoj el la Nacia Quemoy-a Universitato en Taiwan kaj 58 teamoj el entute 20 superaj lernejoj de Fujian-provinco, inklzive de la Xiamen-a Universitato, Fujian-a Agrikultura kaj Forstkultura Universitato, Fuzhou-a Universitato kaj de la Huaqiao-a Universitato, konkuris en la Sepa Universiada Konkurso de Struktura Dezajnado en Fujian-provinco.

 

    Temis pri modela dezajno de papera stango de trafika signo, kaj la modeloj devus elteni ventforton kaj pezon de la stango mem en simula provo. Finfine la dua teamo konsistanta el triajaruloj de la Kolegio de Trafiko kaj Civila Inĝenierio sub la Fujian-a Agrikultura kaj Forstkultura Universitato ĉampioniĝis. La gvid-instruistoj diris, ke ilia verko, simulado de arkitektura dezajno de ponto, estas malpeza, malfacile deformiĝa, kaj ĝia subteno estas racia.

 

    La Nacia Quemoy-a Universitato el Taiwan sendis tri teamojn kun entute naŭ membroj al la konkurso. Adjunkto de profesoro Zhang Jiajiang el la Kolegio de Trafiko kaj Civila Inĝenierio klarigis, ke la Nacia Quemoy-a Universitato kontaktiĝis kun superaj lernejoj en Fuzhou dum multaj jaroj, kaj ĉi-foje ili partoprenas en la konkurso laŭ la propono de la Fujian-a Agrikultura kaj Forstkultura Universitato, kaj li esperas, ke la konkurso akcelos interŝanĝojn inter universitatanoj el la du bordoj de la Taiwan-a Markolo.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments