El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang intervidiĝis kun respondeculo de la Mediprotekta Programo de UN kaj tiu de la Programo de UN pri Homa Setlado

| 2014-05-12
Bookmark and Share


Li Keqiang (meze), Achim Steiner (dekstre) kaj Joan Clos  

 

    Posttagmeze de la 10-a de majo laŭ la loka tempo en Nairobio, ĉefurbo de Kenjo, ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun Achim Steiner, plenuma direktoro de la Mediprotekta Programo de UN, kaj Joan Clos, plenuma direktoro de la Programo de UN pri Homa Setlado.

 

    Li Keqiang pozitive taksis kaj laŭdis la Mediprotektan Programon de UN kaj la Programon de UN pri Homa Setlado pro ilia longtempa kontribuo por antaŭenpuŝi internaciajn aferojn pri medio, disvolviĝo kaj popola vivo. Li Keqiang diris, ke nuntempe la ĉina registaro forte antaŭenigas la konstruadon de la ekologia civilizacio, penadas por realigi kunordigan kaj daŭrigeblan disvolviĝon de ekonomio, socio kaj medio, kaj la procezo de la novtipa urbanizado de Ĉinio troviĝas en ŝlosila periodo por profunda disvolvado. Ĉinio volontas daŭre akceli verdan disvolviĝon, altigi kapablon por regi medion, antaŭenpuŝi mediprotektadon, Sud-Sudan Kunlaboron pri traktado de la klimata ŝanĝiĝo kaj aliajn strategiajn ĉeftemojn, kun la starigo de "urba tago de la mondo" kiel la turnopunkto profundigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun la du programoj, intensigi spertajn interŝanĝojn kun diversaj landoj kaj antaŭenpuŝi la aferon pri la daŭrigebla disvolviĝo de la tutglobo.

 

    Achim Steiner diris, ke Ĉinio donis grandan atenton al la konstruado de la verda ekonomio kaj ekologia civilizacio kaj forte antaŭenpuŝas ĝin, donis bonan ekzemplon por aliaj landoj kaj faris gravan kontribuon por tutglobaj aferoj pri medio kaj disvolviĝo. Li diris ankaŭ, ke la Mediprotekta Programo de UN dankas Ĉinion pro ĝia longtempa subteno kaj helpo kaj volontas daŭre intensigi kunlaborojn kun Ĉinio.

 

    Joan Clos diris, ke dum la pasintaj 20 jaroj Ĉinio spertis urbanizan procezon plej grandskalan en la homa historio kaj akiris rimarkindajn atingojn. Nun Afriko rapidigas antaŭenpuŝon de la urbaniza konstruado kaj bozonas multe da helpoj en faka tekniko, kapitalo, bazaj instalaĵoj kaj en aliaj flankoj. Ĉinaj spertoj kaj helpoj estas tre gravaj por Afriko. Li bonvenigas Ĉinion fariĝi membro de la plenuma konsilio de la Programo de UN pri Homa Setlado por fari pli grandan kontribuon por la disvolviĝo afrika kaj tutgloba.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments