El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis la 3-a Studenta Konkurso pri Foto-arto kaj Filmeto

| 2014-05-13
Bookmark and Share


En la premidona ceremonio por la premiitoj de la 2-a Studenta Konkurso pri Foto-arto kaj Filmeto  

 

    La 11-an de majo oficiale komenciĝis la 3-a Studenta Konkurso pri Foto-arto kaj Filmeto kun la ĉeftemo "Mia ĉina revo, la plej bela Ĉinio" en Changsha, ĉefurbo de la provinco Hunan, suda Ĉinio. La inaŭguro de la konkurso funkcias ankaŭ kiel la premidona ceremonio por la gajnintoj de la 2-a konkurso.

 

    Laŭ konigo, la 2-a konkurso ricevis 2 511 filmetojn kaj 120 mil fotojn. En la premidona ceremonio, 63 pecoj / serioj da fotoj kaj 31 filmetoj respektive akiris siajn premiojn. La 10 filmetoj, inkluzive de Insisto de Patrino, Seka Tero, Ŝtona Fonto, Surĉiela Biblioteko kaj aliaj, estis premiitaj kiel la plej belaj filmetoj. Kaj ankaŭ aliaj 8 premioj por plej bonaj kartona filmo, dokumenta filmo, muntado, foto-arto, redakto, reĝisoro, kreivo kaj prezento estis donitaj.

 

    La 3-a konkurso estas okazigita laŭ la reguloj de la antaŭa konkurso, varbas verkojn de tutlandaj studentoj el universitatoj por prezenti la bravecon, junecon kaj gloron de gejunuloj per iliaj revoj, tio aldonos grandan freŝan forton al la Ĉina Revo. La konkurso ricevas la verkojn ĝis la 31-a de oktobro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments