El Popola Ĉinio>头条新闻>

Guglo lanĉos senpagan klasĉambron

| 2014-05-13
Bookmark and Share


Gugl-klasĉambro, senpaga platformo  

 

    Guglo, la retserĉila giganto, planas adopti altteknikon por efektivigi senpaperan instruadon. Nuntempe papera hejmtasko ankoraŭ dominas tutmondajn lernejojn.

 

    Guglo anoncis, ke ĝi lanĉos la platformon "gugl-klasĉambro", kie lernantoj kaj instruistoj povas plenumi siajn taskojn per gugl-docs, drive kaj gmail.

 

    Gugl-klasĉambro sen ĉiu ajn afiŝo estos senpaga al la uzantoj. Se ĝi estos vaste adoptita en la tuta mondo, kelkaj miliardoj da lernantoj kaj instruistoj uzos ĝin, kaj tiel pli da kleruloj dependos de Guglo.

 

    Gugl-klasĉambro preferas facilajn instruilojn, kaj esperas, ke la instruistoj havos pli da tempo por instruado kaj la lernantoj -- pli da tempo por lernado.

 

    Nun nur kelkaj lernejoj povas aliri la senpagan platformon, sur kiu instruistoj povas senpapere disdoni, kolekti kaj korekti hejmtaskojn de la lernantoj.

 

    Gugl-klasĉambro aŭtomate starigos dokumenton por ĉiu hejmtasko por pli bonorda instruado.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments