El Popola Ĉinio>头条新闻>

Reprezentante Ĉinion Xi Jinping akceptis Ferghana-ĉevalon donacitan de Turkmenio

| 2014-05-14
Bookmark and Share


Xi Jinping (la 2-a de dekstre) akceptas Ferghana-ĉevalon donacitan de Turkmenio.

 

    Vespere de la 12-a de majo ĉina prezidanto Xi Jinping kaj turkmena prezidento Gurbanguly Berdymukhamedov ĉeestis la specialan konferencon de la Monda Asocio de Ferghan-Ĉevalo kaj la Prezidantan Kunvenon de la Ĉina Festivalo de Ĉevala Kulturo okazintaj en Pekino.

 

    Reprezentante la ĉinan registaron kaj ĝian popolon Xi Jinping esprimis gratulon al la konferenco. Li diris, ke Ferghan-ĉevalo estas bona speco mondfama kaj estas fiero kaj honoro de la turkmena nacio. La ĉina popolo amas tiun ĉevalon. Antaŭ pli ol 2 mil jaroj Ferghana-ĉevalo unuafoje venis al Ĉinio kaj post stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Turkmenio en la jaro 1992 Turkmenio du-foje donacis Ferghana-ĉevalojn al Ĉinio. La ĉevalo akcelis la senton de la dulandaj popoloj, fariĝis sendito de la amikeco inter Ĉinio kaj Turkmenio kaj atestanto pri la amikeco inter la dulandaj popoloj de generacio al generacio.

 

    Gurbanguly Berdymukhamedov diris en sia parolo, ke Ferghan-ĉevalo estas trezoro de Turkmenio kaj havas apartan lokon en la turkmena historio. Li kredas, ke la ĉi-foja konferenco plue akcelos komprenon kaj amikecon inter la dulandaj popoloj.

 

    La Monda Asocio de Ferghana-Ĉevalo fondiĝis en Turkmenio en la jaro 2011 kun Gurbanguly Berdymukhamedov kiel prezidanto. La asocio havas 60 membrolandojn kaj observantolandojn, kaj la Ĉina Asocio de Ĉevaloj estas unu el ĝiaj membroj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments