El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Pekino la 32-a kunveno de la Inter-Organiza Kunordiga Komitato pri Spacaj Rubaĵoj

| 2014-05-14
Bookmark and Share


Xu Dazhe, estro de la Ĉina Spaca Administracio, faras salutparolon por la kunveno.  

 

    De la 12-a ĝis la 15-a de majo daŭras en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, la 32-a kunveno de la Inter-Organiza Kunordiga Komitato pri Spacaj Rubaĵoj. En la kunveno okazinta en la 12-a de majo, oni sciis ke Ĉinio jam finis la unuapaŝan konstruadon por kontroli kaj antaŭgardi kontraŭ la spacaj rubaĵoj.

 

    La spacaj rubaĵoj estas lasitaj objektoj dum homaj aktivadoj en la spaco, ili estas "spacaj balaaĵoj". Nun, la totala kvanto de la rubaĵoj en grandeco de pli ol unu milimetroj atingis milojn da tunoj. La pli kaj pli multaj rubaĵoj estas reale severa danĝero por la navigada sekureco en la spaco, la rubaĵoj en grandeco de centimetro povas tute difekti kosmoŝipon, kaj atakaj efikoj de tiuj en grandeco de centimetro kaj eĉ de mikrono povas akumuliĝi kaj fine malaltigi aŭ nuligi la funkcion de kosmoŝipo.

 

    Xu Dazhe, estro de la Ŝtata Spaca Administracio de Ĉinio, diris en la kunveno, ke en la lastaj jaroj Ĉinio okazigis multajn esplorojn kaj praktikojn en la flanko de spac-rubaĵa kontrolado, model-farado, antaŭgardo kaj atak-mildigo, plenumis la unuan paŝon por konstrui la alarman sistemon kontraŭ la rubaĵoj kaj provizi per antaŭgarda servado la homportajn kosmoŝipojn kaj satelitojn. La koncerna sistemo kun originaleco estas jam konkrete utiligita, kaj la mildiga tekniko progresis en la unua etapo.

 

    La komitato estas la sola internacia organizo inter registaroj en ĉi tiu kampo, ĝi celas interŝanĝigi informojn pri spacaj rubaĵoj de koncernaj organizoj de diversaj landoj, taksi ĉi-flankajn kunlaborojn, multigi ŝancojn por kun-eksploroj, elprojektigi kontraŭatakajn mildigojn kaj aliaj. En la jaro 1995, la Ĉina Spaca Administracio oficiale membriĝis al la komitato.

 

    Al la kunveno ĉeestis la agentejoj el 14 landoj kaj organizoj, inkluzive de la Ĉina Spaca Administracio, la Eŭropa Spaca Agentejo, la Hinda Spaca Esplor-Organizo, la Japana Aerspaca Esplora Agentejo kaj la Usona Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments