Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Novaj ŝancoj por disvolviĝo de nov-energiaj veturiloj en Ĉinio

| 2014-05-14
Bookmark and Share

de LAN XINZHEN

 

    En la 26-a de februaro, la unua tago de la kuranta jaro por loterio en Pekino por aĉeti aŭtojn, la urba registaro de Pekino anoncis la modelojn de nov-energiaj aŭtoj, kiuj ĝuas la subvencion de la ŝtato en la merkato, ili estas BYD-E6 kaj BAIC-E150EV. Ambaŭ du-markaj veturiloj funkciigitaj cent-po-cente per elektro estis la unuaj elektitaj modeloj. Dum la loterio farita en la 26-a de februaro, 1 428 homoj petis la indikilon pri la nov-energiaj veturiloj.

 


En la ceremonio por transdono de elektra aŭto nove aĉetita post la unuafoja loterio de la kuranta jaro en Pekino  

 

    La urba registaro de Pekino esprimis, ke en la estonteco pli da nov-energiaj veturiloj ĝuos subvencion de la registaro en la merkato por ke la konsumantoj havu pli da elektoj.

 

    Antaŭ tio, nov-energiaj veturiloj servis nur por la publika transportado, taksioj kaj media higieno. En la pekina merkato la rapida kresko de privata postulo de nov-energiaj veturiloj aludas ŝancon de nova evoluo de nov-energiaj veturiloj en la ĉina merkato.

 

    Laŭ la donitaĵoj far la Ĉina Asocio de Aŭtomobilaj Fabrikadoj, Ĉinio havas nuntempe pli ol 30 entreprenojn kiuj fabrikas nov-energiajn veturilojn. Ili inkl. ne nur de BYD, BAIC, JAC kaj aliaj ĉinaj entreprenoj, sed ankaŭ de Ĝeneralaj Motoroj, Toyota kaj aliaj entreprenoj kune investitaj de Ĉinio kaj aliaj landoj. Sed en la jaro 2013 estis nur 17 mil nov-energiaj veturiloj estis venditaj en la aŭtomobila merkato de Ĉinio.

 

    Ye Shengji, asistanta ĝenerala sekretario de la Ĉina Asocio de Aŭtomobilaj Fabrikadoj, diris ke manko de aĉetpovo kaŭzis nesufiĉan kapablon de produktado kaj vendado de nov-energiaj veturiloj. En la situacio ke la ŝtato instigas fuelo-ŝparadon kaj ellaso-reduktadon por regado de la aerpoluado, la vendado de nov-energiaj veturiloj espereble havos grandan kreskon en la kuranta jaro.

 

    Akceli la konstruon de ekipaĵoj de AK-ŝarĝo por elektromovaj veturiloj

 

    Kompare kun ĉie videblaj benzino-stacioj, manko de publikaj ekipaĵoj de AK-ŝarĝo estis grava kialo de limigo de evoluo de elektraj veturiloj. En la tuta urbo Pekino nuntempe funkcias nur 20 stacioj kun ekipaĵoj de AK-ŝarĝo por elektraj veturiloj. Kvankam la ĉina registaro ĉiam akcelas la disvolvon de elektraj veturiloj kaj prenas ilin kiel unu el la manieroj por redukti la poluadon, sed pro diversaj malfacilaĵoj en konstruado de ekipaĵoj de AK-ŝarĝo por elektraj veturiloj, tiu ĉi penado rikoltas malmulte.

 


Dum elektro-ŝarĝado por buso 

 

    La urba registaro de Pekino decidis grandskale konstrui ekipaĵojn de AK-ŝarĝo por elektraj veturiloj kaj plenumi mil publikajn rapidajn ekipaĵojn de AK-ŝarĝo en la kuranta jaro. En la estonteco estos formita en la centro de la urbo la cirklo de tiu ĉi servo kun radiuso je 5 km, kaj laŭgrade konstruiĝos la serva sistemo pri elektro-ŝarĝaj ekipaĵoj en la publikaj areoj.

 

    Xu Xinchao, direktoro de la departemento pri novaj fueloj kaj materialoj de la Pekina Komisiono pri Scienco kaj Teknologio, konigis, ke por disvolvi nov-energiajn veturilojn, nuntempe oni bezonas pagi nur por elektro, uzante publikan rapidan ekipaĵon de EK-ŝarĝo. Nov-energiaj veturiloj konsumas ĉ. 15-18 gradojn da elektro po cent kilometroj, kaj elektro kostas je 0.81 juanojn po kilovato. Tio havas fortan allogon por la uzantoj de tiu-specaj veturiloj.

 

    Ankaŭ Ŝanhajo komencis akceli konstruon de instalaĵoj de AK-ŝarĝo por elektraj veturiloj. Laŭ la plano publikigita de la urba registaro de Ŝanhajo pri "fuelo-ŝparado kaj disvolvo de nov-energiaj veturiloj", en la urbo oni konstruas por ekipaĵoj de AK-ŝargo la servan cirklon kun radiuso je 5 km. en la urbocentro kaj tiun kun radiuso je 10 km. en antaŭurboj. En la jaro 2015 estos en Ŝanhajo 6 mil ekipaĵoj de AK-ŝarĝo kaj pli ol 10 mil nov-energiaj veturiloj.

 

    Sekve de konstruo de la serva cirklo kun radiuso je 5 km. en Pekino kaj en Ŝanhajo, estos solvitaj malfaciloj en uzado de elektromovaj veturiloj. Kun la stimulo de facila akiro de permesilo, subvencio je granda sumo kaj grandskala konstruo de ekipaĵoj de EK-ŝarĝo, eblos jara vendo de dekmil nov-energiaj veturiloj en la merkato de Pekino kaj en tiu de Ŝanhajo. Pro la modelo de Pekino kaj Ŝanhajo, kaj sinsekva lanĉo de la programo por disvastigo de nov-energiaj veturiloj en Tianjin, Shenzhen kaj aliaj lokoj, eblas al Ĉinio duobligi la vendo-kvanton de nov-energiaj veturiloj en la jaro 2014.

 


Laboristoj en instalado de ekipaĵoj de AK-ŝarĝo por elektraj veturiloj  

 

    Entreprenoj devas fortigi teknikan novigon

 

    Laŭ la datumoj publikigitaj en Pekino, la ĉi-foja kvoto de nov-energiaj veturiloj estas 1 666, sed la postulo -- 1 428, kaj pli da homoj preferas atendi nur la eblecon de sukceso je unu procento en loterio por tradiciaj benzinomovaj veturiloj ol elekti nov-energian aŭton.

 

    Xu Xinchao diris, ke la plejparto da konsumantoj havas multajn dubojn pri nov-energiaj aŭtoj. Krom pri manko de ekipaĵoj de AK-ŝarĝo, ili estas maltrankvilaj ankaŭ pri la sekureco de tiuj nov-energiaj aŭtoj, pri la postvenda servo, pri la kosto de la postvenda servo kaj tiel plu. Ĉi tiuj problemoj ne estos solveblaj sole per la registara politiko, kaj ankaŭ la entreprenoj kiuj produktas nov-energiajn veturilojn devas esti kernaj fortoj por solvi ĉi tiujn problemojn.

 

    La tro forta dependeco de la politiko ne estas bona afero por la ĉina merkato de nov-energiaj veturiloj, kaj precipe la troa fido je la politiko pri subvencio por nov-energiaj veturiloj al la aĉetantoj malhelpas novigon de la rilataj entreprenoj.

 


Elektraj aŭtoj produktitaj de Ĉinio en servo dum la sesio de TPK kaj tiu de ĈPPIK en la kuranta jaro 

 

    Laŭ la koncernaj politikoj, nun Ĉinio donas subvencion je 63 mil juanoj (ĉ. 6.1 juanoj egalas al unu usona dolaro) por la nov-energia veturilo, kiu povas funkcii je 80-150 km post unu-foja elektro-ŝarĝo, je 90 mil juanoj por tiu kiu povas veturi 150-250 km, je 108 mil juanoj por tiu kiu povas ruli pli ol 250 km kaj je 360 mil juanoj por la aŭto funkciita de baterioj fuelo-ŝarĝitaj.

 

    Xu Xinchao diris, ke laŭ la nuna evoluo de nov-energiaj veturiloj en la ĉina merkato, la koncernaj fabrikejoj devas daŭrigi sian teknologian novigon kaj samtempe reformi sian vend-manieron anstataŭ atendi stimuladon de la registara subvencio.

 

    Ye Shengji diris, ke kompare kun la tradiciaj aŭtoj, ĝenerale la elektraj estas pli multe kostaj. En la debuto plej bone oni disvastigas la lastajn kun ŝtataj subvencioj, sed finfine la ĉina merkato de nov-energiaj veturiloj ne plu dependos de la subvencioj de la registaro kaj vere iros al la merkatizo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments