El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wenchuan ses jarojn post la tertremo

| 2014-05-14
Bookmark and Share


Birdrigardo al la gubernio Wenchuan  

 


Birdrigardo al la urbeto Yingxiu  

 


Dum la datreveno en la 12a de majo 

 


Nuna aspekto de la tertremo-trafita regiono 

 

    En la 12a de majo ĉiujare suferintoj de la tertremo en Wenchuan, Sichuan-provinco, ekbruligas kandelojn por rememori la viktimojn de la 8-magnituda tertremo okzinta en tiu ĉi tago en la jaro 2008, kiu rezultigis morton de 69 227 homoj, vundiĝon de 374 643 homoj kaj malaperon de 17 923 homoj.

 

    Ses jarojn poste la plej severe trafitaj regionoj -- Qingchuan, Beichuan kaj Wenchuan fariĝis turismaj lokoj, kaj la lokaj vilaĝanoj fariĝis urbanoj. La regionoj atestas la spiriton kaj forton de Ĉinio.

 

    La lokaj ekonomio kaj kulturo reviviĝis, kaj la regiono fariĝis la ekzemplo de "regiona socia restrukturado" de la homaro.

 

    Kompare kun la ruinoj post la forta tertremo, la nunaj vidaĵoj estas prosperaj kaj ĝojigaj, kaj videblas vicoj da novaj loĝdomoj, novaj lernejoj kaj hospitaloj kun kompletaj ekipaĵoj, kaj novaj entreprenoj kaj industriaj parkoj. Revenis la bela hejmĝardeno.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments