El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 17-a Ĉina Pekina Internacia Ekspozicio de Altteknologioj

| 2014-05-15
Bookmark and Share


Modelo de la ĉina homporta batiskafo Jiaolong en la ekspona zono pri scienco kaj teknologio rilataj al maro 

 


Blanka baleno artefarita kapablas klarigi sciojn koncernajn al maro kaj kunagi kun la spektantoj.  

 

    De la 13-a ĝis la 18-a de majo okazas en Pekino la 17-a Ĉina Pekina Internacia Ekspozicio de Altteknologioj. La ekspozicio kun la ĉeftemo "Kreiva drajvo kaj integriĝa evoluo" akcelos 5-flankajn integriĝojn: scienco kun kapitalo, kun industrio, kun kulturo, kun popolviva bonigo kaj kun urba administrado.

 

    Laŭ konigo, la temo pri "Ŝancoj por disvolva investado post unuiĝo de Pekino, Tianjin kaj Hebei (proksimaj du municipoj kaj unu provinco)" fariĝis unu el la plej varmaj diskutoj en la financa forumo de la foiro. Kaj oni diras, ke inteligentaj surmeteblaj aparatoj, ĉio-pova komputilo kun grandaj datumoj, 3-dimensia printila eksperimentujo, hejma longdistanca san-servada sistemo kaj aliaj fariĝos brilaj steloj dum la ekspozicio.

 

    Tie estas roboto kiu kapablas "legi koron", ĝi povas iri, kuri, turni laŭ via volo sen iu ajn ekstera ekipaĵo, kaj aŭtomate funkciigi menciilon por dormema ŝoforo per rekono pri mieno de stiranto... Ĉi tiuj pintaj sciencaj produktaĵoj atendas la proksimiĝon kaj sperton de la spektantoj en la ekspozicio.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments