El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping kaj François Hollande skribis prefacojn por la ekspozicio celebre al la 50-a datreveno de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio

| 2014-05-15
Bookmark and Share


Vizitantoj aprezas la pentraĵon Danco ĉe la muelejo de la Patkuko pentritan de Pierre-Auguste Renoir.  

 

    Antaŭ nelonge ĉina prezidanto Xi Jinping skribis prefacon por la "Famaj Muzeoj, Famaj Pentristoj kaj Famaj Pentraĵoj -- Speciala Ekspozicio Celebre al la 50-a Datreveno de la Stariĝo de Diplomatiaj Rilatoj inter Ĉinio kaj Francio" okazanta en la Nacia Muzeo de Ĉinio. Ankaŭ franca prezidento François Hollande skribis prefacon por la ekspozicio.

 

    Xi Jinping skribis en la prefaco, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Francio havas longan historion, la dulandaj kulturoj kun respektivaj trajtoj kaj plenaj je ĉarmo kreitaj de la dulandaj popoloj dum la historia disvolviĝo ĉiam reciproke altiras la dulandajn popolojn. De la longa tempo la ĉina civilizacio kaj la franca senĉese tiras reciprokajn profitojn kaj riĉigis kolorojn por la amikeco inter Ĉinio kaj Francio.

 

    Xi Jinping skribis, ke okaze de la 50-a datreveno de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, la Nacia Muzeo de Ĉinio kaj kvin francaj muzeoj kunlabore montras al ĉinaj vizitantoj 10 elstarajn ole-pentraĵojn de Francio. Tio helpas al la vizitantoj apreci la miraklan forton de arto el francaj elstaraj pentraĵoj kaj el la komparo de pentr-arto de Ĉinio kaj tiu de Francio, helpas ankaŭ al la senĉesa esplorado de la dulandaj popoloj pri la humanisma spirito. En sia skribaĵo Xi Jinping deziras sukceson al la ekspozicio.

 

    François Hollande skribis en la prefaco, ke de kelkaj jarcentoj la arta interŝanĝo jam starigis tre intimajn kaj apartajn rilatojn inter la du landoj. Per la plej solena maniero Francio centralize eksponas en Pekino elstarajn pentraĵojn de Francio por enkorpigi la francan arton. Li esperas, ke la eksponataj pentraĵoj helpos la vizitantojn profunde koni Francion kaj kontribuos al intensigo de la rilatoj inter la du landoj.

 

    La ĉi-foja ekspozicio estas kune aranĝita de la Nacia Muzeo de Ĉinio kaj la Federacio de Naciaj Muzeoj de Francio. Inter la eksponaĵoj estas 10 elstaraj pentraĵoj el kvin famaj muzeoj de Francio -- Louvre, Orsay, Pompidou, Versailles kaj Picasso.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments