El Popola Ĉinio>头条新闻>

Grandaj pandoj hejmenrevenis

| 2014-05-16
Bookmark and Share


 Granda pando Xilan  

 


Granda pando Abao  

 

    Matene de la 15a de majo la grandaj pandoj, fratoj Xilan kaj Abao, naskiĝintaj en Usono, atingis sian hejmlokon Chengdu per la sud-korea flugo KE321, kaj komencos sian novan vivon en la esplora bazo de reproduktado de grandaj pandoj en Chengdu.

 

    Ili estas la 12a kaj la 13a grandaj pandoj hejmenrevenintaj en la pasintaj 20 jaroj de post la komenciĝo de kunlaboro inter la esplora bazo kaj Japanio, Usono, Hispanio, Francio.

 

    La grandaj pandoj estos videblaj por la publiko je unu monato post kiam ili ricevos izolitan ekzamenon, adaptiĝo al la lokaj nutraĵoj, klimato kaj medio.

 

    Laŭ la ĉina politiko pri protekto de grandaj pandoj, Konvencio pri Internacia Komerco en Endanĝerigitaj Specioj de Sovaĝaj Faŭno kaj Flaŭro, kaj ĉi-rilataj traktatoj inter la ĉina registaro kaj internaciaj kunlaboraj institutoj, idoj de la grandaj pandoj loĝantaj ekster Ĉinio kaj koncernaj rajtoj apartenas al Ĉinio, kaj post ilia maturiĝo kaj finiĝo de kunlaboraj periodoj ili devas esti revenigitaj al Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments