Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Moderna Vivo

Internacia Moda Semajno de Mercedes-Benz

| 2014-05-19
Bookmark and Share

de CHEN JIANLI

 


Verkoj de Simon Gao, pionira dezajnisto 

 


Verkoj de Simon Gao, pionira dezajnisto  

 


Verkoj de Simon Gao, pionira dezajnisto  

 


Verkoj de Simon Gao, pionira dezajnisto  

 


Verkoj de Simon Gao, pionira dezajnisto  

 


Verkoj de Simon Gao, pionira dezajnisto  

 


Desegnaĵoj de Issey Miyake, fama japana desegnisto 

 


Desegnaĵoj de Issey Miyake, fama japana desegnisto 

 


Desegnaĵoj de Issey Miyake, fama japana desegnisto 

 

    Komenciĝis la printempo de la jaro 2014, kaj ĝin sekvas la fasona modo. En la fino de marto, finiĝis la Internacia Moda Semajno de Mercedes-Benz post mirinda prezentado en la kvartalo 751D•PARK kie kolektiĝis eminentaj desegnistoj por pompe elmontri novajn vestojn por la venontaj aŭtuno kaj vintro.

 

    En la vespero de la ferma ceremonio, Simon Gao, ĉina dezajnisto kies desegnaĵoj estis prezentitaj en la ĵusa Internacia Semajno de Modo en Londono, reproduktis sian sukceson en Pekino per sia seria "estetiko konstrasta". Lia desegno transkampe esprimis la specialecon de la nova limuzino CLA de Mercedes-Benz rifuzante rutinon kaj moviĝante kun ventstilo, ĝi ne nur duafoje konkeris la guston de spektantoj sed ankaŭ taŭge punktis la prezentadon de aŭtuna kaj vintra modaj vestaroj de 2014 ĝis 2015.

 

    Dum la semajno en diversaj lokoj de Pekino okazis 60 rilataj aranĝoj, kaj estis reprezentitaj preskaŭ 60 markoj kaj organizoj, 47 desegnistoj en- kaj eksterlandaj kaj 110 novaj steluloj el la desegnista kaj modela kampoj. Inter la ĉeestantaj markoj kaj desegnistoj, pli ol duono partoprenis la semajnon por la unua fojo. La nova generacio do montras la plenan viglecon de la moda desegnado en Ĉinio. Ĝuste kiel Mercedes-Benz kiu pli kaj pli "juniĝas", heredante klasikecon ili samtempe gvidas novan tendencon, reaperigas legendon kaj regas tajdon celante transdoni la inspiron kun antaŭvideco kaj aktivon kun revolucieco de generacio al generacio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments