El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Antikva ceramiko de Ĉinio

| 2014-05-19
Bookmark and Share

    La porcelano estas granda eltrovo de la antikvaj ĉinaj laboruloj.

 

    Frue en la neolitiko antaŭ 8 000 jaroj la ĉina popolo jam faris kaj uzis fajencaĵojn. En multaj kulturaj ruinoj de Ĉinio oni elterigis diversspecajn fajencaĵojn ruĝajn, nigrajn, maldikajn kaj farbitajn. La plej tipa estas la ruino de la Yangshao-a Kulturo ĉe Banpo-vilaĝo proksime de la urbo Xi'an, Shaanxi-provinco. Tiu kulturo ekzistis en la prospera periodo de la matriarka socio antaŭ 6 000 jaroj. Tiam oni jam faris fajencaĵojn kun diversaj bildoj kaj desegnoj, plejparte de bestoj kaj vegetaloj, ekz., fiŝo, rano, cervo, homvizaĝo k.a.

 

    Kun la antaŭenmarŝo de la historio altiĝis iom post iom la kvalito de fajencaĵoj. En la dinastioj Shang kaj Zhou (16-5a jc. a. K.) jam troviĝis profesiaj ceramikistoj kaj en la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) aperis fajencaĵoj kun delikataj desegnoj kaj bildoj de monto, rivero, floro kaj birdo. Antaŭ nelonge ĉinaj arkeologoj trovis fajencajn militistojn kaj ĉevalojn en la maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221-207 a.K.) en Lintong, Shaanxi-provinco, kiuj montris novan nivelon de ceramiko en tiu tempo. En la produkta praktikado ceramikistoj trovis plumboglazuron kaj per ĝi glaceigis fajencaĵojn. En la Okcidenta Han-dinastio (206 a. K. — 24 p. K.) tre populariĝis la glazura teknologio kaj aperis ceramikaĵoj kun pluraj koloroj. La famaj "trikoloraj fajencaĵoj de Tang-dinastio" estis glazuritaj de metiistoj de tiu dinastio per blanka, flava, blua, verda, nigre ruĝa kaj purpura farboj. La fajencaĵoj per si mem markis ankoraŭ pli novan prosperan periodon de tiu metiarto en la dinastioj Sui kaj Tang (581-907 p.K.).

 

    La eltrovo de la porcelano iradis sian longan vojon. La plej primitiva porcelanaĵo aperis en Shang-dinastio, antaŭ 3 400-3 500 jaroj. La temperaturo por baki porcelanaĵon estis multe pli alta ol tiu por baki fajencaĵon, tial la kvalito de la antaŭa multe superis tiun de la lasta. La diafanaj porcelanaĵoj estis solidaj, likimunaj kaj tintsonaj.

 

    En la malfrua periodo de la Orienta Han-dinastio (25-220 p. K.) oni jam povis fari bonkvalitan bluan porcelanaĵon en Zhejiang-provinco. Tiajn porcelanaĵojn plurfoje trovis ĉinaj arkeologoj.

 

    La bluaj porcelanaĵoj de Jin-dinastio (265-420 p. K.) estis diafanaj kaj havis stabilan glazurkoloron kaj novan stilon por ornamado. En tomboj de Jin-dinastio oni trovis porcelanajn modelojn de besto, turo, homo, grenejo kaj poto. Ili ne nur bildigis la socian vivon, ke bienuloj bredigis multajn bovojn, ŝafojn, kokojn kaj anasojn en la kortoj kaj vivis lukse en la altaj domoj, sed ankaŭ montris la maturan nivelon en farado de bluaj porce-lanaĵoj. La ideografiaĵo "porce-lano" aperis unuafoje en tiamaj notoj.

 

    La dinastioj Sui kaj Tang troviĝis en la disvolviĝanta periodo de la ĉina feŭda socio. Tiam multe progresis metiarto kaj kulturo. La produktado de porcelanaĵoj eniris en novan pompan etapon. En tiu tempo oni jam preparis glazurojn miksitajn kun metaloksido kaj bakis diverskolorajn porcelanajojn. En la malfrua periodo de Tang-dinastio, la Kvin Dinastioj kaj la komenca periodo de Song-dinastio konstruiĝis la bakujoj Yue kun Shaoxing kaj Yuyao en Zhejiang-provinco kiel la centro, kiuj produktis delikatajn bluajn porcelanaĵojn.

 

    Ĉirkaŭ la deka jarcento blankaj kaj bluaj porcelanaĵoj estis vendataj en Egiptio, Irako, Hindio, Japanio kaj aliaj landoj. Ankaŭ la ĉina porcelana teknologio en tiu periodo estis enkondukita en aliajn landojn kaj bone akceptata. Tiam Ĉinio havis du vojojn por eksporti porcelanaĵojn: unu estis la fama "Silka Vojo" (en Xinjiang kaj Mez-Azio) en norda Ĉinio, kiu kondukis al Eŭropo; kaj la alia trairis la najbarajn landojn en la sudo, kiuj poste transportis la porcelanajojn al landoj de Nord-Afriko kaj ĉe Mediteraneo. Kaj post la 15-a jarcento ĉinaj porcelanaĵoj estis uzataj ĉie en Eŭropo.

 


Kolora fajencaĵo el la neolitiko 

 


Porcelana vazo kun bluaj desegnoj de Yuan-dinastio 

 

    En Song-dinastio (960-1279 p. K.) konstruiĝis bakujoj ĉie en la lando. La kvalito, koloroj, plastiko kaj kvanto de la porcelano multe superis tiujn de la antaŭa tempo. Samtempe kun tio aperis nombro da famaj porcelanaj bakujoj ĉiu kun superba stilo. Ekzemple, Jun-bakujo produktis matenruĝan porcelanaĵon, Ru-bakujo — ĉielbluan, Guan-bakujo — dike glazuritan, Ge-bakujo —glacivejnan kaj Ding-bakujo — flore gravuritan.

 

    La metiistoj de Song-dinastio aldonis koloron al glazuritaj porcelanaĵoj. La apliko de pentrarto en ornamado de porcelanaĵoj levis la ĉinan porcelanan arton al tute nova etapo.

 

    Yuan-dinastio (1271-1368 p.K.) estis grava kreiva periodo de produktado de ceramikaĵoj. La urbo Jingdezhen estis la plej bona ekzemplo en tiu flanko. Ĝi aplikis novan teknologion en produktado kaj povis fari grandajn porcelanaĵojn. Oni ankaŭ sukcesis fari porcelanaĵojn kun bluaj desegnoj kaj kun ruĝa koloro sub glazuro. Inter la artaĵoj estis fajnaj produktaĵoj faritaj per pentrado, skulptado, algluado k.a., kio multe pli maturigis la kombinon de pentrarto kaj porcelana teknologio. Kaj ankaŭ la koloraj glazuraĵoj atingis grandan sukceson. Pro tio Jingdezhen fariĝis la centro de la ĉinaj porcelanaĵoj kaj estis konata kiel "porcelana urbo".

 

    En la dinastioj Ming kaj Qing (1368-1911) la produkto de porcelanaĵoj disvolviĝis multe pli rapide ol iam ajn en la historio. La porcelanaĵoj estis delikataj, modere bakitaj kaj kolorriĉaj. Dank' al progresinta teknologio kaj socia influo la porcelana produkto disvolviĝis en la direkto al multspececo, brilkoloreco kaj ĉarmaj desegnoj de porcelanaĵoj. En Ming-dinastio oni faris porcelanaĵojn ankaŭ kun bildoj de monto, rivero, homo, floro, birdo kaj aliaj, krom elegantaj desegnoj. En la periodoj de Kangxi kaj Yongzheng de Qing-dinastio en la 17-18-aj jarcentoj la ĉina porcelana arto atingis sian kulminon. Estis tre multaj la specoj de la produktaĵoj kaj kolorglazuroj. La porcelanaĵoj de tiu periodo jam fariĝis valoraĵoj de famaj muzeoj kaj kolektistoj de diversaj landoj.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments