El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La Palaco Yongle

| 2014-05-19
Bookmark and Share

    Sanqing-halo

 


Fresko (parto) en la halo Chongyang farita en la 13-a kaj 14-a jarcentoj 

 

    La Ĉiela Palaco plenigis multajn homojn per revoj, kvankam neniu ja ĝin vidis. Tamen, kiam mi eniris Sanqing-halon de la Palaco Yongle kaj ekvidis la pli ol 280 ikonojn altajn je 2.5 metroj pentritajn sur la muroj, mi sentis kvazaŭ mi envenus en la Ĉielan Palacon.

 

    Vere vivecaj estas tiuj figuroj de dioj starantaj sur nuboj ŝvebantaj. Inter ili troviĝas la plej alta reganto de la Ĉielo, imperiestro Yuhuang kun krono ornamita per pendantaj surfadenigitaj bidoj, lukse vestita imperiestredzino kun feniksoornamita krono brilanta per perloj kaj gemoj, homigitaj steloj, monstraj gardistoj armitaj per spadoj kun nigra vizaĝo kaj teruraj dentegoj, fortegaj ĉielaj generaloj kun pluraj kapoj kaj brakoj armitaj per diversaj bataliloj kaj ankaŭ graciaj belaspektaj feinoj-servistinoj kun floroj, incensujoj aŭ ombreloj en la manoj.

 

    Diversajn karakterojn, mienojn kaj pozojn prezentas la pentritaj homfiguroj: iuj aŭskultas, aliaj rigardas, triaj meditas — ili ĉiuj mirigas per majstra arto. Kvankam pli ol 600 jarojn la freskoj jam trapasis, tamen iliaj koloroj restas ankoraŭ tre freŝaj.

 

    La Palaco Yongle situas en Ruicheng-gubernio de Shanxi-provinco ne malproksime de la antikva pramejo Fenglingdu de la Flava Rivero. Ĝi estas taoisma templo konstruita en la periodo de la 13-a ĝis la 14-a jarcentoj. La ĉina religio taoismo, kreita en la unua jarcento, plej prosperis en Yuan-dinastio (1279-1368) kaj ĝuste en tiu periodo konstruiĝis tiu palaco.

 

    Antaŭe tiu konstruaĵaro troviĝis en la urbeto Yongle (Eterna Ĝojo) de Yongji-gubernio en Shanxi-provinco, tial ĝi ricevis tiun nomon. Tiel grandskala kaj ampleksa estis la konstruado de tiu templo, ke ĝi daŭris pli ol unu jarcenton ĝis la pretigo de la haloj kaj la freskoj.

 

    En la fino de la kvindekaj jaroj en la nuna jarcento, Ĉinio decidis konstrui la grandan akvorezervejon Sanmenxia, kies artefarita lago inkluzivas la tiaman sidlokon de la Palaco Yongle, sur la norda bordo de la Flava Rivero. Por konservi tiun altvaloran historian konstruaĵaron, la ĉina registaro decidis translokigi ĝin kun ĝiaj freskoj al Ruicheng-gubernio 20 kilometrojn nordoriente de Yongle.

 

    Por bone plenumi la translokadon, ŝtata institucio por protektado de historiaj objektoj sendis pentristojn al la palaco por kopii la freskojn, kiuj havas areon de pli ol 800 kvadrataj metroj. Poste, la freskoj estis pecigitaj kaj deprenitaj de la muroj, metitaj en speciale faritajn lignajn kestojn numeritajn kaj transportitaj al la nova sidejo kune kun la kolonoj, fostoj, muroj, tegmentoj kaj diversaj ornamaĵoj. Tiu laboro komenciĝis en 1957 kaj finiĝis en 1963. La rekonstruita palaco konservas sian originan formon kaj ĝiaj freskoj estas tiel sendifekte rekunigitaj, ke oni eĉ ne povas rimarki la tranĉliniojn.

 

    La nova sidejo de la palaco ĝuas belan pejzaĝon kaj ĝiaj kvar haloj sur vasta ebenejo aspektas tre majestaj. Tiu konstruaĵaro okupas areon longan je ĉ. 500 metroj de-sude-al-norde kaj larĝan je pli ol 100 metroj. Ĝiaj haloj kun ruĝaj muroj, blutegolaj tegmentoj, suprenlevitaj tegmentrandoj subtenataj de lignaj trabokrucoj estas majstraj verkoj de ligna arkitekturo en la antikva Ĉinio.

 

    La Halo de Drako kaj Tigro, servanta kiel portalo, estas konstruita sur teraso du metrojn alta. Ĝi larĝas je 20.68 metroj. Ambaŭflanke de ĝia pordo vidiĝas gardistoj pentritaj surmure. Brikopavimita vojo kondukas de ĝi al la plej granda halo de la templo: Sanqinghalo. Tiu halo estas interne ornamita per belegaj pentraĵoj sur la traboj kaj kolonoj, ĝia tegmento el lazuraj tegoloj estas ornamitaj de kvin krestoj el belaj flavaj kaj bluaj glazuraj figuroj ĉe la firsto kaj la flankoj, kiuj donis kolorriĉan pompecon al la konstruaĵo.

 

    Post tiu konstruaĵo estas la haloj Chunyang kaj Chongyang, kies freskoj estas bildrakontoj pri la vivo de la feiĝintaj taoistoj Lu Dongbin kaj Wang Chongyang kaj iliaj helpoj al aliaj en ties taoistiĝo. Tiuj pentraĵoj spegulas la socian vivon de Ĉinio en la 12-a kaj 13-a jarcentoj. En tiuj pentraĵoj oni povas vidi montvilaĝojn, boatojn, vintrinkejon, kuirejon, kuracejon kaj scenojn de familia vivo. Ili estas valoraj materialoj por studo pri la historio de Yuan-dinastio kaj ĝia pentrarto.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments