El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis bilda ekspozicio memore al la 50-a datreveno de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio

| 2014-05-19
Bookmark and Share


Laurent Fabius (la unua de dekstre) spektas la ekspozicion, akompanate de Zhou Shuchun (la dua de dekstre), vicestro de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo.  

 

    La 18-an de majo okazis bilda ekspozicio memore al la 50-a datreveno de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio en la franc-kultura centro de Pekino, ĉefrubo de Ĉinio. Ĝin kunorganizis la novaĵ-agentejo France-Presse kaj la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo.

 

    Laurent Fabius, ministro de eksteraj aferoj kaj internacia disvolvo de Francio, faris salutparolon en la ekspozicio, li alte taksis la programon kunokazigitan de la dulandaj amaskomunikiloj por la 50-jariĝo de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

 

    La ekspozicio kolektis ĉirkaŭ 50 fotojn kiuj bone prezentis la stariĝon de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj la gravan tempon de la rilata historio inter la du landoj. Ĝi ankaŭ elektis la bildojn kiuj povas montri la diversajn flankojn de la popola vivo de tiuj du landoj, celante retrorigardigi kun historieco la dulandajn interrilatojn per la fotoj pri vaste konataj personoj en la rondoj de sporto, kulturo kaj arto.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments