El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Revivigo de antikvaj sutroj

| 2014-05-19
Bookmark and Share

    Post pli ol 800 jaroj restas sendifekta la altvalora kolekto de antikvaj sutroj de Ĉinio "Zhao Cheng Jin Zang". Tamen oni travivis neordinarajn jarojn en ĝiaj malkovrado kaj konservado.

 

    Originala kolekto de budhismaj sutroj de la mondo

 

    "Zhao Cheng Jin Zang", la plej kompleta kolekto de budhismaj sutroj en la mondo, en pli ol 7 000 volumoj, enhavas la sutrojn, regulojn kaj traktatojn de budhismo. En ĝi estas troveblaj kopioj kaj tradukoj de sutroj antaŭ longe jam perditaj en Hindio, la naskiĝlando de budhismo.

 

    El tiu kolekto oni povas vidi la presarton de la antikva Ĉinio. La ĉinaj ideografiaĵoj en ĝi estas bone aranĝitaj kaj gravuritaj per fortaj strekoj. Ili estas honoritaj kiel brila verko de la ĉina antikva kaligrafio.

 

    Kunlaboro de ĉinaj kaj eksterlandaj tradukistoj

 

    La tradukadon kaj kompiladon partoprenis pli ol 200 ĉinaj kaj eksterlandaj tradukistoj kaj eminentaj bonzoj, el kiuj plej multe kontribuis An Shigao el Irano, Kumarajiva el Hindio kaj la ĉinaj eminentaj bonzoj Xuan Zang (602-664 p. K.) kaj Yi Jing (635-713 p. K.).

 

    Frue en 148 p. K., kiam en Ĉinio ekfloris budhismo, An Shigao venis al Ĉinio por traduki budhismajn sutrojn. Dum sia tuta vivo li tradukis por Ĉinio 39 librojn kaj pro tio li ĝuis grandan reputacion en la ĉinaj budhistaj rondoj.

 

    La tradukoj de Xuan Zang konsistigas konsiderindan parton de la tuta kolekto. Xuan Zang studis budhismon en Hindio 17 jarojn. Reveninte al la patrolando, li okupiĝis pri tradukado de budhismaj sutroj 19 jarojn kaj tradukis 75 librojn kun 1 335 volumoj.

 

    En Sui-dinastio (581-618 p. K.) oni kompilis la kolekton el nekompletaj sutroj kaj poste ĝin pligrandigis. Kaj en 1149 oni reeldonis lignogravure la sutrojn en pli ol 7 000 volumoj kaj konservis ilin en 682 kestoj.

 

    Kamparanino derompis sian brakon por gravuri la budhismajn sutrojn

 

    Oni konstatis, ke tiu, kiu iniciatis la gravuradon, estis kamparanino nomata Cui Fazhen. Por montri sian piecon kaj firman volon gravuri la sutrojn, ŝi senhezite derompis sian brakon kaj per tio alvokis la loĝantojn, ke ili donu monon kaj objektojn por la afero en la daŭro de 30 jaroj.

 

    Kortuŝitaj loĝantoj de Shanxi kaj Shaanxi unuj post aliaj respondis al ŝia alvoko. Bonhavaj familioj gravuris po dekojn da volumoj, dum la malriĉaj oferis siajn arbojn, mulojn aŭ ŝtofojn.

 

    Sekreto dum pli ol 700 jaroj

 

    Post la fingravuro kaj presado oni konservis la kolekton en la templo Guangsheng en la gubernio Zhaocheng, Shanxi-provinco. Ĝi kaŝiĝis unue en la Halo de Majtrejo kaj poste en la pagodo "Ĉielarko". Nun en la halo ankoraŭ konserviĝas la ŝrankoj, en kiuj oni entenis la sutrojn siatempe. La pagodo havas 13 etaĝojn kovritajn per sepkolore glazuritaj tegoloj. Sub la suno la pagodo brilas kiel ĉielarko, pro kio ĝi ricevis la nomon. Ĝi estas unu el la plej bone konservataj glazuritaj pagodoj de Ĉinio.

 


Bonzo Li Kong 

 

    Post kiam la kolekto estis metita en la pagodon, la guberniestroj de diversaj periodoj tre atentis ĝian protektadon. Kiam nova guberniestro enoficiĝis, la antaŭa unue diris al li, ke li donu al la pagodo anoncon "Estas malpermesite surgrimpi la pagodon". La samon faris ankaŭ la postaj guberniestroj. Kun la tempopaso eĉ la funkcianta guberniestro mem ne sciis, kio estas en la pagodo.

 

    En 1933 bonzo Fan Cheng hazarde renkontiĝis kun maljunulo en Xi'an kaj informiĝis de li pri la sekreto. La bonzo tuj veturis al la templo kaj trovis la kolekton. Tiel la sekreto malkaŝiĝis al la publiko.

 

    Ŝtelistoj malsukcesis en sia intenco

 

    La malkovro de la kolekto tuj vekis grandan atenton de la ĉinaj kaj eksterlandaj budhistaj rondoj. Nemalmultaj intencis posedi ĝin, sed ili senescepte malsukcesis. Printempe de 1942, japanaj invadantoj diris, ke ili transportos la kolekton al sia lando. Aŭdinte tion, bonzo Li Kong de la templo Guangsheng tuj sciigis tion al la kontraŭjapana registaro de la gubernio. La sekretario de la gubernia kompartia komitato Li Xilin, guberniestro Yang Zesheng k. a. senprokraste organizis gerilanojn kaj vilaĝanojn por sekrete transloki en nokto la trezoron sub la preteksto transporti grenon kiel imposton al la japanoj.

 

    Protekti la trezoron per vivo

 

    Tiel la kolekto estis transportita el la pagodo. Oni kaŝis ĝin en elĉerpita karbominejo en profunda monto. Foje iu gerilano nomata Liu Yuanzhang iris al la karbominejo por kontroli la konservadon. Lin trafis japanaj soldatoj. Li luktis kontraŭ ili kaj oferis sian vivon.

 


Ili diskutas pri riparado de rulaĵoj de "Zhao Cheng Jin Zang". 

 

    Estis universitata instruisto Zhang Wenjiao, kiu suferis de ftizo, tamen ofte sekigis la malsekiĝintajn volumojn per milda fajro. Foje survoje du gregoj da lupoj atakis lin. Li faris luktadon kontraŭ la bestoj kaj eldanĝeriĝis, sed lia ftizo pligraviĝis de teruro kaj laciĝo. Post kiam li resaniĝis, li ricevis informon, ke li transportu la volumojn al la Pekina Biblioteko en la ĵus liberigita urbo Pekino.

 

   La volumoj bone riparitaj

 

    Post ekzameno oni trovis, ke iuj el la volumoj putris kaj aliaj grave difektiĝis. Estis malfacile apartigi ilin unu de alia. Post kiam la Pekina Biblioteko ricevis la volumojn, ĝiaj gvidantoj tuj decidis ripari ilin. Ili invitis kvar spertajn riparistojn por tion fari. Ĉi tiuj laboris dek jarojn kaj finis la riparadon en 1964.

 

    La riparitaj volumoj aspektas tiel elegante kaj bonorde, ke oni malfacile povas rimarki, ke ili estis riparitaj.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments