El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ministra kunveno de APEK en Qingdao

| 2014-05-19
Bookmark and Share


Dum la kunveno 

 


Ĉina komerca ministro Gao Hucheng (la kvara de dekstre)  

 

 

    La 17an de majo malfermiĝis en la urbo Qingdao de Shandong en orienta Ĉinio la dutaga ministra kunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo (APEK), kaj en ĝi ĉeestis 21 komercaj ministroj aŭ reprezentantoj de 21 ekonomioj. Post 13 jaroj Ĉinio denove gastigas kunvenon de APEK por antaŭenigi starigon de liberkomerca regionio de Azi-Pacifiko.

 

    Gao Hucheng, ministro de komerco de Ĉinio, diris, ke APEK jam iras en la 25an jaron de la kunlaboro. Ĝiaj 21 membroj okupas proksimume 46% de la monda komerco kaj 57% de la malneta enlanda produkto de la tuta mondo. La ekonomio de Azi-Pacifiko ludas gravan rolon en tiu de la mondo, kaj servas kiel la motoro kreskigi la mondan ekonomion. APEK, la plej grandskala, altnivela kaj influa forumo de la regiona eknomia kunlaboro en Azi-Pacifiko, ludas neanstataŭigeblan rolon por akceli interŝanĝon kaj kunlaboron inter siaj membroj kaj prosperiĝon kaj disvolviĝon de la ekonomio de Azi-Pacifiko kaj eĉ tiu de la tuta mondo.

 

 

    Sub la temo "formi la estontecon tra Azi-Pacifika partenereco" la ĉeestantoj diskutis pri subteno de multflanka komerca sistemo kaj opono kontraŭ protektismo, antaŭenigo de starigo de liberkomerca regiono de Azi-Pacifiko, akcelo de tutmonda valorĉeno kaj kunlaboro de provizio-ĉeno, plifortigo de ekonomiaj kaj teknikaj kunlaboroj, disvolvado de ekonomia novigo, reformado kaj kreskigo, kaj tutflanka konstruado de infrastrukturo, interlaboro kaj interligo.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments