Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Moderna Vivo

La Qingdao-a Monda Ekspozicio de Hortikulturo en 2014 respektas sciencojn, teknologiojn kaj naturon

| 2014-05-20
Bookmark and Share

de DING SUYUN

 

    La 25-an de aprilo kun la kanto "Vivu en la naturo" kantita de geknaboj, la Qingdao-a Monda Ekspozicio de Hortikulturo en 2014 gastigata de la qingdao-a popola registaro inaŭguriĝis en la arbara parko Baiguo-monto en la urbo Qingdao de la provinco Shandong en orienta Ĉinio. La ĉi-foja ekspozicio kun la ĉeftemo "Vivu en la naturo" disvastigas la verdan disvolvan ideon pri harmonia kunekzistado de la homaro kaj la naturo, emfazis, ke hortikulturo venas el la naturo kaj revenas al la naturo, kaj celas, ke la publiko pli amu la naturon, pli proksimiĝu al la naturo kaj ĝuu la naturon per atento kaj admiro al hortikulturo kaj kreado de hortikulturo.

 


La talismano de la ekspozicio Qingqing 

 

    La ĝardeno de la Qingdao-a Monda Ekspozicio de Hortikulturo en 2014 okupas areon de 241 hektaroj, interalie la ĉeftema zono -- 164 hektaroj kaj la sperta zono -- 77 hektaroj. La ĝardeno konsistas el 2 aksoj kaj 12 ĝardenoj. La 2 aksoj enhavas la akson de flora vojo kaj tiun de bulvardo, kaj la 12 ĝardenoj -- 7 ĝardenojn en la ĉeftema zono kaj 5 ĝardenojn en la sperta zono.

 


En la inaŭguro de la Qingdao-a Monda Ekspozicio de Hortikulturo en 2014 

 

    En la ĝardeno staras ĉeftema pavilono, planta pavilono, reva kinejo, lotus-flora pavilono, hortikultura centro ktp. En la internacia zono estas 35 ĝardenoj, inkluzive de 2 komunaj ĝardenoj de Afriko, Meza kaj Suda Ameriko. La ĝardenoj aranĝitaj de 37 landoj kaj la internacia organizo pri bambuo kaj rotango plene montris la perfektan lertecon pri hortikulturo kaj klaran regionan karakterizaĵon. Dum la ekspozicio okazos konkurso de peonio-floroj, tiu de miniaturaj envazaj pejzaĝoj, de kombinitaj floroj enpotaj, de floroj aranĝitaj en vazoj kaj tiu de aliaj entute 10 internaciaj konkursoj por plene montri hortikulturajn karakterizaĵojn de diversaj landoj kaj akceli disvolviĝon de la verda industrio kaj internaciajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn.

 

    En projekto kaj elekto de la ekspoziciejo, konstruado de la ĝardeno kaj aranĝo de vidindaĵoj oni plene konsideris la trajton de la urbo Qingdao kaj ĝian disvolvan planon, respektis la ekologion kaj la naturon, kombinis trajton de la monta topografio en la ĝardeno kaj tiun de la vegetalaro, racie aranĝis vidindaĵojn surbaze de originaj montaro, akvo-konservejo kaj vegetalaro por plene enkorpigi "naturon kaj kamparan ĉarmon" en la ĝardeno. En verdigo de la ĝardeno oni maksimume protektis kaj utiligis naturan resurson kaj diversecon de biologioj, science elektis plantojn kaj evitis detruon al ĉirkaŭaj montoj kaj vegetalaro.

 


Geknaboj kantas la kanton "Vivu en la naturo". 

 

    La hortikultura trajto de la ĉi-foja ekspozicio estas kolekto de plantoj en maroj, sur tero kaj tiuj en la spaco. Laŭ statistiko, en la arbara parko Baiguo-monto en Qingdao kreskas 168 specoj da plantoj laŭ grandaj klasifikoj, kaj nun oni riĉigis ilin al 1 700 specoj, inter kiuj estas 805 specoj da ofte videblaj plantoj kaj 900 specoj da plantoj kun propraj trajtoj.

 

    Ankaŭ scienco kaj tekniko kun trajtoj estas granda brila punkto de la ĉi-foja ekspozicio. Por montri al la vizitantoj verdan teknikon oni enkondukis ŝparemajn kaj mediprotektajn teknikon, materialon, teknologion kaj ekipaĵon en la ĝardenon de la Qingdao-a Monda Ekspozicio de Hortikulturo. La fotokonduktiva lumiga sistemo uzata en la ĉeftema pavilono liveras al la pavilono lumigado per sunlumo anstataŭ la rutina lumigado kaj altigis utiligon de renovigeblaj resursoj; la tekniko de varma pumpilo de tera fonto uzata en la hortikultura centro reduktis utiligon de karba energio; la sistemo de varma pumpilo de tera fonto kaj tiu de kolektado de pluvakvo uzataj en la vidindaĵo-spektejo plej alta en la ĝardeno liveris al la konstruaĵo cirkuleblan kompletan energio-teknikon senenergio-konsuma; asfaltante vojojn de la ĝardeno oni uzis asfalton kun ĉirkaŭ 20℃ (kutime oni uzas asfalton kun 180℃) por efike malaltigi la influon al ĉirkaŭaj arboj. La ĉi-foja ekspozicio de hortikulturo plene enkorpigis la koncepton pri "verdeco, malmulta karbono, mediprotekto kaj resurso-ŝparado" per vasta uzado de kreiva tekniko.

 


La ĉeftema pavilono de la Qingdao-a Monda Ekspozicio de Hortikulturo en 2014 

 

    Krom tio, oni faris grandan penadon por krei ciferecan ĝardenon de la ĉi-foja ekspozicio. En la ĝardeno vizitantoj povas per sia inteligenta poŝtelefono serĉi elektronikan mapon de la ĝardeno, dispozicion de vidindaĵoj, konigon pri vidindaĵoj kaj plantoj, kaj povas ankaŭ dividi mikro-blogon kaj partopreni en reaga amuzado. Dum la ekspozicio oni organizis 3 mil kulturajn aranĝojn por ĉiuflanke montri kulturojn de diversaj landoj per sinteza prezentado, muzikaĵoj, kantoj, dancoj, prezentado de popolaj artoj kaj aliformaj programeroj, kaj por ke la vizitantoj spertu riĉajn kaj buntajn kulturojn kaj artojn ĝuante belajn hortikulturaĵojn.

 

    La ĉi-foja ekspozicio inaŭguriĝis en la 25-a de aprilo kaj fermiĝos en la 25-a de oktobro. Dum la 184-taga ekspozicio la vizitantoj povas sperti hortikulturaĵojn de diversaj landoj, modon de Ĉinio, trajtojn de Shandong kaj produktaĵojn de Qingdao.

 


La ĉefa pavilono de la Qingdao-a Monda Ekspozicio de Hortikulturo en 2014 

 


Naĝistino el plantoj

 


Tropikaj plantoj en la ĉefa pavilono de la Qingdao-a Monda Ekspozicio de Hortikulturo en 2014  

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments