El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Polina Kalnitskaya vicredaktoro de "Femina"

| 2014-05-20
Bookmark and Share

    Ruslingva publicistino estas la vicredaktoro de "Femina", ekde la numero 37 (printempo 2014) de la revuo.

 

    Iom pli ol kvardekjaraĝa, Polina Kalnitskaya instruas en Moskvo pri etiko en negocado kaj profesias kiel sendependa ĵurnalisto. Patrino de du jam plenkreskaj filoj kaj edzino de entreprenisto, ŝi aktivas por feminismo jam de kelka tempo.

 

    S-ino Kalnitskaya partoprenis en la 4a Ateliero de FEM (Ĉaŭdefono, 2013) kaj ĵus komencis trejniĝon en la 5a Ateliero, en Budapeŝto. Ŝi regule kontribuis al la lastaj numeroj de "Femina", en strikta kunlaboro kun la redaktoro, c-ino Perla Martinelli.

 

    En la redakcio ŝi specife sekvos la evoluon de la feminismaj movadoj en la mondo, inkluzive de partopreno en internaciaj kongresoj kiel korespondanto kaj de intervjuoj al gvidantinoj.

 

    Lingvan perfektiĝon ŝi ricevos ĉe Kultura Centro Esperantista, okaze de Plurnivela Internacia Kursaro (14-20 julio 2014).

 

(el esperantio.net)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments