El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wang Yi renkontiĝis kun Ban Ki-moon

| 2014-05-20
Bookmark and Share


Wang Yi (dekstre) renkontiĝas kun Ban Ki-moon.  

 

    La 18-an de majo Wang Yi, ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, renkontiĝis en Ŝanhajo kun Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN.

 

    Wang Yi diris, ke baldaŭ okazos la Ŝanhaja Pintkunveno de Konferenco pri Interagado kaj Konfido-Konstruaj Rimedoj en Azio. Ĉinio volontas kune klopodi kun diversaj flankoj kaj diskuti pri la sekureca koncepto, konforma al la postulo de Azio, kaj konstruado de la sekureca flamo de la regiona sekureco. Li emfazis, ke aziaj aferoj devas esti direktitaj de la aziaj landoj, kiuj kapablas konservi la pacon kaj la stabilecon.

 

    Wang Yi rimarkis, ke UN konstruiĝis sur la bazo de la fruktoj de la 2-a Mondmilito. La internacia socio devas esti averta pri la agado por restartigi militon. Kiel konstanta membro de la sekureca konsilio de UN, Ĉinio ludas pozitivan rolon por konservi la justecon kaj la pacon de la mondo. Ĉinio daŭre subtenas la laboron de UN.

 

    Ban Ki-moon diris, ke nur per ĝusta konigo pri la historio oni povas iri al la venonteco, kaj la tutmondaj landoj povas fari la kunlaboron en la paco. UN dankas Ĉinion pro ĝia grava kontribuo por la monda paco kaj por ties disvolviĝo, kaj precipe pro ĝia pozitiva rolo en solvo de regionaj problemoj. UN volontas fortigi kunlaboron kun Ĉinio.

 

    Ili interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri aferoj de UN, situacio en Ukrainio, problemo sur la Korea Duoinsulo, Sirio, Suda Sudano kaj tiu de klimataj ŝanĝiĝoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments