El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinoj evakuitaj el Vjetnamio

| 2014-05-21
Bookmark and Share


Enŝipiĝo 

 


Pasaĝerŝipo Wuzhishan ekiris el la haveno Vung Ang.  

 

    La 19an de majo kvar pasaĝerŝipoj kun 3 553 dungitoj de ĉinaj entreprenoj trafitaj en la tumulto en Vjetnamio, foiris el la haveno Vung Ang de Vjetnamio, por la haveno Xiuying en Hainan-provinco de Ĉinio.

 

    En la pasaĝerŝipo Wuzhishan multaj pasaĝeroj malstreĉe kaj rapide endormiĝis, ĉar ili estis longdaŭre obseditaj de la streĉeco kaj terura medio antaŭ la enŝipiĝo. Iuj suferis de marmalsano pro forta vento kaj ondego, kaj ricevis konsulton de surŝipaj kuracistoj el la sukura centro 120 de la urbo Haikou.

 

    Liu Jianchao, estro de la interdepartementa laborgrupo de la ĉina registaro kaj adjutanto de la ĉina ministro pri eksteraj aferoj, diris, ke la ĉina registaro alte prizorgas la sekurecon de la ĉinaj suferantoj en Vjetnamio. La laborgrupo atingis Vjetnamion en la 16a tago por kunordigi translokiĝon de la ĉi-rilataj ĉinoj. En la sekva tago Ĉinio komencis aranĝi ĉartitajn aviadilojn kaj ŝipojn por hejmenrevenigi ĉinajn civitanojn en Vjetnamio. 307 homoj, inkluzive de la vunditaj en la perforto en la provinco Ha Tinh, estis evakuitaj jam per ĉartitaj aviadiloj.

 

    Liu diris, ke ĉifoje ĉinaj civitanoj en la provinco Ha Tinh estas evakuitaj en diversaj manieroj. Antaŭ tio iuj vunditoj aviadile iris el Vjetnamio. Ĉar la provinco Ha Tinh estas for de la flughaveno de Hanojo je 12-14 horoj da aŭtoveturado, plimulto foriris per pasaĝerŝipoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments