El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping intervidiĝis kun kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbajev

| 2014-05-21
Bookmark and Share


 Kazaĥa prezidento ricevas varman akcepton.  

 


La du ŝtatestroj senvualigas la loĝistikan projekton.  

 


La loĝistika bazo en Lianyungang, Ĉinio 

 

    La 19-an de majo en Ŝanhajo intervidiĝis ĉina prezidanto Xi Jinping kun kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbajev. La du ŝtatestroj profunde ŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter la du landoj kaj internaciaj kaj regionaj problemoj kune zorgataj. Ili decidis interkonigi la dulandajn ŝtatajn strategiojn por levi la nivelon de strategia kunlaboro, antaŭenpuŝi disvolviĝon de la Konferenco pri Interagado kaj Konfido-Konstruaj Rimedoj en Azio kaj konservi la stabilecon kaj la sekurecon en Azio.

 

    Xi Jinping diris, ke okazos en la 20-an de majo la Ŝanhaja Pintkunveno de la Konferenco pri Interagado kaj Konfido-Konstruaj Rimedoj en Azio, kiu estis iniciatita de prezidento Nursultan Nazarbajev antaŭ 20 jaroj. Nun la konferenco ankoraŭ estas tre signifoplena por Azio. Ĉinio volas kun aliaj flankoj bone okazigi la konferencon.

 

    Nursultan Nazarbajev diris, ke Ĉinio baldaŭ prezidos la konferencon, kiu nepre havos grandan evoluon. Li deziras grandan sukceson al la ŝanhaja pinkunveno.

 

    Post la intervidiĝo, ili kune senvualigis la loĝistikan projekton kunlabore faritan de Ĉinio kaj Kazaĥio. La loĝistika bazo en la ĉina urbo Lianyungang povas akcepti 410 mil kontenerojn, kiel la plej granda bazo de Kazaĥio en Ĉinio, kaj fariĝos internacia kajo por transporto, loĝistiko kaj komerco inter mezaziaj landoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments