El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Ĉju Jŭan, granda patriota poeto (I)

| 2014-05-21
Bookmark and Share


Poeto Ĉju Jŭan

 

    Ĉju Jŭan estis la unua patriota poeto en la ĉina historio. Li naskiĝis ĉ. 340 a. K. en Ĉu-regno, en la mezaj jaroj de la Periodo de Militantaj Regnoj.

 

    Ĉju Jŭan vivis ĝuste en la ora tempo de prozo de Ĉinio, tamen li fariĝis ne prozisto, sed poeto.

 

    Pri tio mi interpretu per la kultura tradicio de Ĉu-regno. Ĉu-regno situis en la suda parto de Ĉinio, kaj ĝia kulturo kaj tiu de centra Ĉinio apartenis al malsamaj kategorioj. Tiu de centra Ĉinio estis oficiala kulturo, kiu akcentis pri personoj kaj praktiko; dum tiu de suda Ĉinio estis ŝamana kulturo, kiu kredis je dioj kaj fantomoj kaj estis imagriĉa. En la Periodo de Militantaj Regnoj, pro longatempaj militoj kaj asimilado, ambaŭ kulturoj de la sudo kaj nordo kunfandiĝis, tamen konservante ĉiu siajn propraĵojn, kion pruvis la prosperiĝinta prozo de la nordo. Dume en Ĉu-regno furoris ŝamanismo, kaj en kultado ŝamanoj kantis, dancis kaj ludis muzikon por amuzi la diojn. Samtempe, post longtempa disvolviĝo la popolaj kantoj prosperiĝis ĝis alta nivelo. En tia medio Ĉju Jŭan estis multe influita de la popola kanto. Ĉju Jŭan ĉerpis multajn materialojn el popolaj kultaj kantoj. La plej klaran ekzemplon ludis lia "Naŭ Odoj". (En la ĉina lingvo "naŭ" havas signifon "multaj".) La vortuzado kaj metriko portis freŝajn karakterizaĵojn de popola kanto. La verkoj de Ĉju Jŭan estis novtipaj poemoj prilaboritaj kaj reformitaj surbaze de la popola kulturo de Ĉu-regno, sekve de tio la posteuloj nomis liajn verkojn "Poezio de Ĉu". Kaj en pli vasta senco, ĉiuj tiatipaj verkoj kreitaj de posteuloj de Ĉju Jŭan estis nomataj ankaŭ "Poezio de Ĉu".

 

    Ĉju Jŭan devenis de aristokrato. Li estis tre diligenta en studo kaj erudicia, elokventa. Kiam li estis juna, lin tre ŝatis la reĝo de Ĉu-regno Hŭaj'ŭang. Kroniko notis, ke li estis grava kortegano ranganta nur sub ĉefministro. "En la kortego li estis konsultata de la reĝo pri ŝtataj aferoj, kaj ekster la kortego li akceptis alilandajn delegitojn kaj dukojn." Tio atestis, ke li estis plene konfidata de la reĝo Hŭaj'ŭang. En la longdaŭra aneksa militado Ĉu-regno jam disvolviĝis en unu el la plej potencaj regnoj, kaj nur Ĉin-regno povis rivali kun ĝi. Se Ĉuregno alianciĝus kun aliaj regnoj por kontraŭstari al Ĉin-regno, Ĉu-regno povus unuigi Ĉinion; se ne, Ĉin-regno anstataŭus Ĉu. Ĉju Jŭan amis sian patrujon kaj esperis, ke Ĉu-regno potenciĝos kaj unuigos la tutan Ĉinion. Li firme staris por alianciĝo kun la kompare malgrandaj regnoj kaj persone vizitis Ĉji-regnon kaj kontraktis kun ĝi pri alianciĝo. Samtempe li konsilis al Hŭaj'ŭang fari reformadon en la regno kaj persone ellaboris novajn leĝojn.

 

    Sed lia politiko estis oponita de Nanhoŭ, la edzino de Hŭaj'ŭang, kaj altrangaj korteganoj Princo Zilan kaj Jin Ŝang. Ili senĉese kalumniis Ĉju Jŭan antaŭ la reĝo. La stulta reĝo tamen kredis la kalumniojn, eksigis Ĉju Jŭan je la ofico kaj poste ekzilis lin. En tiu tempo Hŭaj'ŭang perfidis la interkonsenton kun Ĉji-regno, kredis la trompan promeson de Ĉin-regno pri "donaco de 300-kilometra teritorio de Ĉin al Ĉu" kaj amikiĝis kun Ĉin. Sed fine Hŭaj'ŭang akiris neniun colon da tero kaj male trompite veturis al Ĉin-regno kaj mortis tie kiel malliberulo. Pereis ankaŭ Ĉu-regno. Antaŭ la fakto, ke la popolo baraktis en mizero, kaj la ŝtaton minacis pereo, Ĉju Jŭan povis fari nenion por savi la patrujon. Li dronis en granda malĝojo kaj indigno. Fine li esprimis en versoj sian profundan amon, indignon, alvokon kaj akuzon. Liaj fortaj sentoj ondis kiel muĝanta torento de diluvo.

 

    Ĉju Jŭan mortis la kvinan tagon de la kvina monato de 278 a.K. laŭ la tradicia ĉina kalendaro. Laŭdire, li venis ekzilite al Milŭo-rivero, kun velka vizaĝo kaj malorda hararo. Li verkis poemon "Sopiro al Ĉangŝa" kaj poste sin dronigis en la rivero Milŭo, pendiginte sur si ŝtonegon.

 

    Ĉju Jŭan restigis al la posteuloj dudekkelkajn verkojn. La verko "Naŭ Elegioj" enhavas naŭ poemojn: "Spleno pro la Paseo", "Travado de Rivero", "Malĝojo pro Pereo de Jing", "Sopiro", "Odo pri Mandarino" k.a. La poemoj ĉefe esprimis lian idealon, malkaŝis kaj kritikis la malluman politikon de Ĉu-regno. La versaĵoj estis kolektitaj kaj kompilitaj de posteuloj en la Okcidenta Han-dinastio, kaj titolitaj per "Naŭ Elegioj". Alia verko de Ĉju Jŭan, "Naŭ Odoj", konsistas el 11 poemoj. Supre mi jam diris, ke la verko devenis de kultaj kantoj de la popolo, estas versaĵoj pri dioj. En "Naŭ Odoj" oni povas renkonti diojn de la suno, nubo, rivero, monto kaj martiroj. La dioj en la versaĵoj havis unuflanke superhoman potencon, kaj aliflanke ĝojon kaj malĝojon same kiel karnuloj. Iuj el la versaĵoj priskribis ankaŭ amaferon de dioj, kio donis al la versaĵoj romantikan ĉarmecon. Alia verko "Demandoj al la Ĉielo" estis freŝe karakteriza en skribmaniero. La frazoj ĉiuj el kvar ideografiaĵoj estas animskuaj. La poeto faris 170 demandojn pri la naturo, mitoj kaj legendoj. Pere de kritiko al la tradicia ideologio kaj la socia realo, la poeto aludis sian malkontenton al la aktuala socio. La versaĵoj ampleksis multajn branĉojn de la scioj, kio montris lian eruditecon.

 

    La plej fama el la verkoj de Ĉju Jŭan estas "Lamento". La senmorta brila majstraĵo el 373 versoj kun 2 490 ideografiaĵoj estas la plej longa politika lirika poemo en la antikveco. La poemo rakontis la kialon de la melankolio de la aŭtoro kaj lian profundan maltrankviIon. Oni povas rigardi la poemon aŭtobiografio de Ĉju Jŭan.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments