Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Vizo por revivi

| 2014-05-21
Bookmark and Share

de ZHANG Shuang

 

    En la ĝardeno de internaciaj justuloj de la Holokaŭsta Memor-Muzeo, Jerusalemo, troviĝas majesta monumento de Fengshan Ho, kiu trankvile ĝuas la sunlumon, kaj sur la monumento estas enskribitaj la vortoj "Ĉino Neforgesebla".

 

    Fengshan Ho naskiĝis en kamparana familio en Yiyang, Hunan, la 10an de septembro, 1901, kaj forpasis la 28an de septembro, 1997. Li estis diplomato dum la Ĉina Respubliko. Pro siaj helpoj al miloj da judoj dum la Dua Mondmilito li estas nomata "ĉina Schindler". En la jaro 2001 la israela registaro honoris lin per internacia justulo.

 


Doktoro Fengshan Ho 

 

    Bonfarema ambasadoro

 

    En la jaro 1926 li estis akceptita de la Munkena Universitato. Sukcesinte en ekzamenoj li ricevis doktorecon pri la politika ekonomiko. Inter la jaroj 1938 kaj 1940 li servis kiel ĝenerala konsulo de Ĉinio al Vieno.

 

    En marto de 1938 Germanio aneksis Aŭstrion. Siatempe nazioj levis tajdon kontraŭ judoj. Troviĝis 185 mil judoj en Aŭstrio. Nazioj ordonis, ke la judoj en koncentrejoj estu liberigitaj nur akirinte vizon de la tria lando. Sen vizo ili devus esti mortigitaj. Tial por vivi, judoj en Aŭstrio kuris inter diverslandaj konsulejoj. Tamen multaj konsulejoj ne volis doni al ili vizojn timante ofendi naziojn.

 

    Fengshan Ho aŭdace malfermis sian pordon, kaj donis vizojn al judoj. 17-jara judo iris al pli ol 50 konsulejoj por peti vizon, sed vane. En la 20a de julio, 1938, li akiris el la ĉina konsulejo pli ol 20 vizojn al Ŝanhajo. La novaĵo rapide disvastiĝis, kaj baldaŭ longa vico staris antaŭ la pordo de la ĉina konsulejo. Multaj judoj akiris la "vivovizojn" al Ŝanhajo. Iuj restis en Ĉinio, kaj ceteraj transvojaĝis al Usono, Palestino, Aŭstralio kaj aliaj landoj.

 

    Pli ol 4 mil vivovizoj

 

    La germanaj aŭtoritatoj, por malhelpi al Fengshan Ho disdoni vizojn al judoj, konfiskis la domon de la ĉina konsulejo, sub la preteksto ke la ĉina konsulejo luprenis domon de judoj. Malgraŭ tio, Fengshan Ho luprenis alian malgrandan domon per sia propra mono, kaj daŭre disdonis vizojn al judoj.

 

    Siatempe la ĉina politikista rondo havis malsamajn opiniojn pri vizodonado al judoj. Chiang Kai-shek havis germanan milit-konsilanton, aĉetis germanajn armilojn, kaj sendis sian filon Chiang Wei-kuo al Germanio por lernado de la milita scienco. Chiang timis, ke Fengshan Ho ofendos naziojn, do transpostenigis lin en majo de 1940. Dum translokiĝo de la konsulejo pro nazioj, li perdis ĉekon de 200 usonaj dolaroj. Prenante tion kiel pretekston, la taiwan-aj aŭtoritatoj rifuzis donis pension al Fengshan Ho en la 1960aj jaroj. Kaj en la 1970aj jaroj, Fengshan Ho ne deziris plu loĝi en Taiwan, kaj migris al San-Francisko de Usono.

 

    Kiom da vizoj Fengshan Ho subskribis al judoj? La vizo konservita de iu judo subskribita en la 27a de oktobro, 1938, portas la numeron 1906. Laŭ tiu ĉi numero oni kalkulis, ke ĝis tiam li disdonis pli ol 1 900 vizojn al judoj. Post la masakro de nazioj en novembro de 1938 Fengshan Ho disdonis pli da vizoj al judoj. Laŭ primara statistiko Fengshan Ho disdonis entute pli ol 4 mil vizojn al judoj.

 


Vizo subskribita de Fengshan Ho 

 

    Ĝis septembro de 1939 Ŝanhajo akceptis 18 milojn da judoj. De la jaro 1933 ĝis la jaro 1941 troviĝis en Ŝanhajo pli ol 30 mil judaj rifuĝintoj el Eŭropo. Escepte de tiuj transvojaĝantoj al la triaj landoj, ankoraŭ restis 25 mil judoj en Ŝanhajo ĝis la fino de la jaro 1941. Por memori tiujn judojn, Ŝanhajo ŝanĝis la antaŭan Mosean Halon -- renkontiĝejo de judoj -- en la Ŝanhajan Muzeon de Judaj Rifuĝintoj.

 


Ŝanhaja Muzeo de Judaj Rifuĝintoj 

 


Monumento de judaj rifuĝintoj en Ŝanhajo 

 

    Eterna gloro

 

    La heroaj agoj de Fengshan Ho estis retrovitaj de ĉinaj historiistoj post lia forpaso. Estis tri kaŭzoj: la unua, dum la Dua Mondmilito Ŝanhajo estis okupata de Japanio, kaj judoj ne bezonis vizojn por eniri Ŝanhajon. Ĝis la jaro 1995 kleruloj de esplorocentro pri judoj en Ŝanhajo ekkonis dum sia vizito en Germanio kaj Aŭstrio, ke sen vizo al Ŝanhajo judoj ne rajtis iris el Aŭstrio; la dua, post la Dua Mondmilito Ĉinio falis en enlandan militon, kaj neniu studis pri judaj rifuĝintoj; la tria, Fengshan Ho sekvis nek famon nek riĉecon dum sia tuta vivo, opiniante, ke savi judojn ne estas grandioza afero. En sia libro Mia 40-jara Diplomata Kariero li skribas: "Estas tre nature, ke homoj estu simpatiaj kaj helpemaj reciproke, kaj laŭ la vidpunkto de homeco, tio ankaŭ estas farenda."

 

    En la 28a de septembro, 1997, Fengshan Ho forpasis en la aĝo de 96 jaroj en San-Francisko. Lia filino Manli Ho menciis la helpojn de sia patro al judoj en la nekrologo. Post kiam la nekrologo aperis en la loka ĵurnalo the Boston Globe, juddevena usona historiisto telefonis al Manli Ho por peti ĉi-rilatajn informojn. Li ankaŭ trovis kelkajn judajn postvivantojn, kiuj ricevis la vizojn subskribitajn de Fengshan Ho, kaj iliajn posteulojn, kaj originalajn vizojn.

 

    En januaro de 2000 en Stokholmo okazis ekspozicio titolita "vivovizoj". Ekde tiam la ĉina diplomato Fengshan Ho estas vaste konata tra Eŭropo. Nun preskaŭ ĉiu judo en la mondo povas eldiri la rakonton pri Fengshan Ho.

 


Filo kaj filino de Fengshan Ho ricevas honoran diplomon kaj medalon en la nomo de sia patro. 

 

    En la 23a de januaro, 2001, en la Holokaŭsta Memor-Muzeo en Jerusalemo la israela registaro okazigis solenan ceremonion por doni al Fengshan Ho la honoron "internacia justulo". Filo kaj filino de Fengshan Ho akceptis la diplomon kaj medalon en la nomo de sia patro. En la ceremonio ĉeestis ankaŭ judoj savitaj de Fengshan Ho kaj iliaj posteuloj.

 


Antaŭ la monumento de Fengshan Ho israela lernanto esprimas dankojn al Manli Ho (dekstre).  

 

    En la 30a de marto, 2014, la ĉina ĝenerala konsulejo en San-Francisko aranĝis seminarion pri internacia justulo Fengshan Ho por konservi memorojn de tiu "ĉina Schindler".

 

    La Memora Halo de Fengshan Ho estas konstruata en lia hejmloko. Estontece ĝi akceptos la cindron de Fengshan Ho per solena ceremonio.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments