El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping kaj Putin ĉeestis la ceremonion de la Komuna Milita Manovro sur Maro

| 2014-05-22
Bookmark and Share


Xi Jinping kaj Putin satulas soldatojn.  

 


Direktoroj faras aranĝon antaŭ la manovro.  

 

    La 20-an de majo, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Putin ĉeestis la inaŭguran ceremonion de la Komuna Milita Manovro sur Maro kun la kodo "Mara Unuiĝo 2014" inter la mararmeoj de la du landoj.

 

    Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Rusio jam faris sukcesajn militajn manovrojn en la jaroj 2012 kaj 2013. La ĉi-foja manovro estas grava parto de la kunlaboro de la armeoj de la du landoj, prezentanta solidan determinon kaj grandan volon de la du landoj por batali kontraŭ novan defion kaj konservi regionan sekurecon, por prezenti al la mondo novan nivelon de la strategia konfido reciproka kaj la strategia kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio. Li deziris al la soldatoj, ke daŭre klopodos, bone organizos kaj multe kunlaboros por sukcesa ekzercado.

 

    Putin diris, ke la armeoj de la du landoj havas longtempan amikecon pro la komuna batalo kontraŭ faŝisto en la 2-a Mondmilito. La rilatoj inter la du armeoj grave komponas la strategian partnerecon de la du landoj. Ni devas forte kunlabori por batali kontraŭ novaj defioj por konservi la pacon kaj la stabilecon de la mondo.

 

    Malfermiĝis la 7-taga ekzercado de la 20-a ĝis la 26-a de majo en Ĉina Orienta Maro. La militŝipoj ĉefe manovros pri komuna mar-aera defensivo, inkluzive de objektoj de komuna anti-submara taktiko, komuna sturmo kaj praktika uzado de armiloj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments