El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Nankino la 5-a Konferenco pri Ĉina Satelita Navigado

| 2014-05-23
Bookmark and Share


La eksponejo de la Beidou-a Industria Alianco por Aŭta Aplikado  


La ĉefaj tabuloj de la riceva maŝino Beidou  


Vizitanto rigardas eksponaĵojn. 

    La 21-an de majo okazis en Nankino la 5-a Konferenco pri Ĉina Satelita Navigado, kun le temo "Aplikado de la satelito Beidou -- novigo, kunigo kaj kuna konigo", kiun ĉeestis specialistoj, kleruloj kaj entreprenistoj ĉinaj kaj alilandaj. Ili per aktivadoj kiaj akademia kunsido, altnivela forumo, ekspozicio kaj prezentado, kaj scienca diskonigo, prezentis la plej novajn fruktojn en la satelita navigado, diskutis pri aplikado de la satelita navigado kaj pri disvolviĝo de tiu ĉi industrio.

 

    Sun Jiadong, akademiano kaj sciencisto, diris en sia prelego, ke nuntempe la satelita navigado havas la plej grandan progreson kaj oni povas vidi alian historian progreson kaj grandan spacon de novigo.

 

    Laŭ konigo, la satelito Beidou stabile kaj daŭre funkcias kaj laŭplane kovros la tutan mondon ĉirkaŭ la jaro 2020.

 

    En la konferenco, specialistoj el Usono, Rusio kaj EU faris raportojn pri novaj fruktoj kaj venonta evoluo de la satelita navigado. Ili diskutis ankaŭ pri plano, disvolviĝo, teknologio, aplikado, industrio kaj politiko de tiu ĉi industrio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments