El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kontrakto de Ĉinio kaj Rusio pri naturgasa negocado daŭros dum 30 jaroj

| 2014-05-23
Bookmark and Share


Xi Jinping (dekstre de la malantaŭa vico) kaj Putin (maldekstre de la malantaŭa vico) en la subskriba ceremonio por la negoca interkontrakto  

 

    La 21-an de majo Ĉinio kaj Rusio subskribis en Ŝanhajo du gravajn dokumentojn por la energiaj rondoj de la du landoj, al ĝi ĉeestis Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, kaj Putin, prezidento de Rusio. La dokumentoj estas kunlabora memorando inter Ĉinio kaj Rusio pri ĉin-rusa gas-dukto kaj negoca kontrakto pri naturgaso.

 

    Wu Xinxiong, vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio kaj estro de la Ŝtata Administracio de Ĉinio pri Energioj, kaj Alexander Novak, ministro de energio de Rusio, subskribis sur la memoradon respektive en la nomo de Ĉinio kaj Rusio. Zhou Jiping, ĝenerala direktoro de la Petrola kaj Natur-gasa Korporacio de Ĉinio, kaj Alexei Miller, estro de la rusa gas-produkta kaj gas-distribua kompanio Gazpromo, subskribis la negocan interkontrakton.

 

    Laŭ la kontrakto, ekde la jaro 2018, Rusio transdonos naturgason tra la orienta ĉin-rusa gas-dukto, la transdona kvanto altiĝos jaron post jaro kaj finfine atingos 3 800 milionojn da kubmetroj, la totala periodo de la kontrakto estas 30 jaroj.

 

    Respondeculoj de la ĉina flanko diris, ke la merkata celo de la naturgaso el Rusio estas la nordorienta parto de Ĉinio kaj la suda parto de Ĉinio. La naturgaso el Rusio kontentigos multiĝon de la konsumado de fueloj, helpos rebonigi la aeron, optimumigos la utiligan strukturon de energioj, akcelos importan diversecon de energioj kaj fine elkondukos evoluon de la koncernaj industrioj de la regiono.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments