El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Kian rolon ludas mineralaj elementoj por la homa sano? (I)

| 2014-05-23
Bookmark and Share

    Krom karbono, ankaŭ hidrogeno, oksigeno kaj nitrogeno en la homa korpo estas mineralaj elementoj, kiuj konsistas el konstantaj elementoj kaj mikroelementoj. Ĉiu elemento havas sian propran fiziologian funkcion, kaj ludas rolon ĉiam en harmonia kunlaboro kun aliaj elementoj. Sen iu ajn elemento oni malsaniĝas kaj eĉ mortas. En la korpo de sanaj homoj troviĝas ĉiuj elementoj laŭ proporcio. Ilia malekvilibro kaŭzas malsanon kaj vivmallongigon, tial ni devas asimili diversajn elementojn el la manĝaĵoj.

 

    Sube estas la fiziologiaj funkcioj de mineralaj elementoj en la homa korpo.

 

    Fero

 

    Hemoglobino konsistanta el fero kaj aliaj elementoj, transportas oksigenon al la tuta korpo. La enzimoj enhavantaj feron partoprenas metabolon de la nutraj elementoj. Pro manko de fero la histaj ĉeloj ne ricevas sufiĉe da oksigeno kaj oni suferas de senfera anemio. Kaj krome, pro manko de fero malvigliĝas la antikorpa produktado, perturbiĝas elektrona transporto kaj energia metabolo. Pro ĉio ĉi tio oni povas suferi de pluraj malsanoj.

 

    Sube esas kaŭzoj de feromanka malsano:

 

    (1) Troa trinko de teo post manĝado. Oni infuzas 15 gramojn da teo kaj eltrinkas ilin unufoje. Do tio povas duonigi la feran asimiliĝon.

 

    (2) Pro abunda ŝvitado ĉiutage oni perdas 6.5 milligramojn da fero.

 

    (3) Multa manĝado de spinaco kaj aliaj legomoj enhavantaj okzalan acidon, grenoj kun fosfata acido kaj fita acido kaj persimono riĉa je tanino, povas malpliigi kaj malhelpi asimiladon de fero, ĉar la acido, saloj kaj fero de tiuj manĝaĵoj povas kombiniĝi en nesolveblan feraton.

 

    (4) Ĉe la suferantoj de atrofia gastrito, gastroptozo kaj maldelikateco de stomaka membrano, pro manko de stomakaj acidaĵoj kaj preno de tro antiacidaj medikamentoj la feraj jonoj malfacile elliberiĝas kaj asimiliĝas.

 

    (5) Tro da kalcio kaj manko de kupro en la manĝaĵoj malutilas al asimilo de fero.

 

    Por doni pli da fero kaj plibonigi ĝian asimiliĝon oni devas forigi la supre diritan malfavorajn faktorojn kaj preni jenajn rimedojn:

 

    Manĝante sojfabaĵojn, oni devas preni iom da vitamino C, tio utilas al asimilo de fero.

 

    Preni pli da porka sangaĵo kaj porka hepato riĉaj je hemoglobino kaj miohermoglobinoj. Ĉiutage oni devas manĝi pladojn kaj viandan kaj vegetaran, kio utilas al fera asimiliĝo. Eksperimento montas, ke manĝi legomojn kaj hepaton aŭ viandon kune kun vitamino C povas levi la feran asimiliĝon je 1-10%.

 

    Prenante feroriĉan manĝaĵon oni ne devas preni vitaminon E, precipe en 12 horoj post la manĝado, ĉar vitamino E estas malutila al asimilo de fero.

 

    Prepari pladojn per fera kaserolo povas kelkobligi kaj eĉ 20% la feran asimiliĝon. Eksperimentoj pruvas, ke post 5-minuta frito de ŝenoprazo en la pato fero 2-3-obliĝas kaj 20-minuta kuiro de tomata pasto kaj salo povas 11-obligi la feran asimiliĝon.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments