El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Kian rolon ludas mineralaj elementoj por la homa sano? (II)

| 2014-05-23
Bookmark and Share

    Zinko

 

    Zinko estas konsistaĵo de pli ol 90 enzimoj. Ĝi estas reproduktiva por ribonuklea acido kaj DNA (deoksiribonuklea acido), utila al renovigo de la maljunaj ĉeloj pro ĉio ĉi tio ĝi estas honorata kiel rado de la vivo. Krome, zinko partoprenas en la metabolo de proteino, graso kaj sukero kaj utilas al seksuma kapablo kaj imunpovo.

 

    Jenaj kaŭzoj povas mankigi zinkon al la homoj.

 

    Longatempa preno de vegetara dieto povas kaŭzi zinkomankajn malsanojn. Ĉiu centigramo da vegetara nutraĵo entenas nur 0.5-1.5 miligramojn da zinko.

 

    Kombino de la asimilitaj fitoacido (legomenacoj kaj grenoj), okzala acido (spinaco), tanino (persimono) kun kalcio kaj fero, malutilas al asimilo de zinko.

 

    Malsano de digesta kanalo kaj kadmio enspirita el cigareda fumo kaj industria polvo estas malutila al zinka asimiliĝo.

 

    Manko de zinko estas malutila al kombiniĝo de nuklea acido kaj proteino kaj al la organisma imuneco. Zinko povas eksciti la timusajn ĉelojn, pliprodukti ilin kaj sekreciigi la timusinon, teni la ĉelan imunecon en la tuto. Pro manko de zinko oni suferas ankaŭ de aliaj malsanoj.

 

    Por malpliigi perdon de zinko, oni devas venki la supre diritajn malfavorajn faktorojn, kaj krome preni pli da ostro, hepato kaj aliajn zinkoriĉajn manĝaĵojn, kio tre utilas al la zinka asimiliĝo. Ĉe kazo de grava manko de zinko oni povas preni glikozan zinkaton.

 

    Kupro

 

    Kupro povas eksciti sangformiĝon. Ĝi partoprenas en sangformiĝo kaj sekrecio de hormonoj, kiaj kortizono kaj tiroksino. Ĝi estas utila al asimilo de oksigeno en la digestado kaj mortigo far leŭkocitoj, levas ilian kapablon engluti kaj mortigi la virusojn. Ĝi estas utila al prevento de virusa infektiĝo kaj gripo. Krome, la kuprotena oksidazo povas akceli utiligon de fero kaj formiĝon de kolagena fibro. Kupro estas utila ankaŭ al prokrasto de maljuniĝo kaj rezisto kontraŭ kancero.

 

    Kiam oni manĝas multe da fruktoj, sukero, graso kaj vitamino C, malpliiĝas la kupra asimiliĝo. Pro manko de kupro malpliiĝas ankaŭ la fera asimiliĝo, sekve de tio pliiĝas kolesterolo, triglicerido kaj urina acido en la homa korpo, kio povas kaŭzi ostan malkompaktiĝon kaj koronarian kormalsanon. Feromankaj anemiuloj devas preni samtempe pli da mikroelementoj fero kaj kupro ĉar manko de kupro malutilas al kombiniĝo de hemoglobino.

 

    Kiam oni suferas de kupromanka malsano, oni kompreneble devas preni kuprohavajn medikamentojn, kaj ankaŭ iujn konvenajn maĝaĵojn.

 

    Prenante kuprohavajn medikamentojn, oni devas preni ankaŭ bovinan lakton por plifaciligi la asimilon de la mikroelemento kupro.

 

    Preni pli da kuprohavaj manĝaĵoj, kiaj hepato de bestoj, diversaj nuksoj, faboj kaj ostroj.

 

    Malpliigi la manĝaĝojn riĉajn je zinko, nikelo, molibdeno, vitriola radikalo kaj sulfura jono, ĉar la supre menciitaj substancoj povas kombiniĝi kun kupro en malfacile solveblan kombinaĵon, kiu malhelpas la kupran asimiliĝon.

 

    Se oni manĝas nutraĵon konservitan en kupra ujo kun verdigro aŭ senatente prenas grandkvantan kupran solvaĵon, kupro do akumuliĝas en hepato, renoj, cerbo kaj sango kaj kaŭzas akutan aŭ kronikan kupran toksiĝon.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments