El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Italbrita esperantisto progresas en sia universitata kariero en Pekino

| 2014-05-23
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    La italbrita esperantisto Gabriele Corsetti, kiu jam pasintjare rakontis al ni pri sia entuziasma kvinjara vivo en Pekino, en kelkaj monatoj multe progresis en sia komenciĝanta universitata kariero ĉe la prestiĝa Pekina Instruista Universitato (Beijing Normal University, http://english.bnu.edu.cn).

 

    Jen kelkaj ĝisdatigoj kaj konsideroj pri liaj spertoj rekte rakontitaj al ni de Gabriele.

 

    Ekde la komenco de via doktoreca programo, antaŭ nur kelkaj monatoj, kiel progresis via esplora kariero? Kiuj estas viaj taskoj kiel asistanto?

 

    De kiam mi komencis mian programon, aferoj iras bone. Mi iras al klasoj, kaj helpas la aliajn studentojn de mia profesoro en la skribado de iliaj akademiaj artikoloj. Mi ankaŭ agas kiel asistanto al mia profesoro, helpante ĉefe en la instruado de lia kurso por universitataj studentoj. Mi ankaŭ iom integriĝis en la socia vivo de mia universitato, ekzemple agante kiel prezentisto por la nov-jara spektaklo de mia fakultato. Mi devis paroli ĉine dum la spektaklo, kaj estis kelkaj miloj da homoj en la publiko.

 

    Kion vi faras konkrete? Pri kio ekzakte vi esploras?

 

    Mia fako estas "media ekonomio", alivorte la ekonomia flanko de mediaj problemoj kaj de la politikoj por protekti la medion. Mi nun estas okupita en esploro pri la Eŭropa sistemo de "negoco de karbo", kaj kiujn lecionojn Ĉinio povus akiri el ĝi por krei la propran sistemon de karbona ellaso. Estas aliaj studoj pri kiuj mi kunlaboris rilate al la efiko de la politikoj por protekti la medion en Ĉinio.

 

    Kiu estas la labora lingvo?

 

    Mia labor-lingvo estas ĉefe la angla, sed ankaŭ la ĉina. Mi havas lecionojn kaj ĉine kaj angle, sed mi skribas miajn proprajn studojn angle. Ĉiuj jam magistriĝintaj studentoj en mia fakultato skrbias siajn artikolojn en la angla, ĉar ili intencas publikigi ilin en internaciaj akademiaj revuoj. Kvankam mi kutime parolas al miaj kolegoj ĉine, ni transiras al la angla se ni devas diskuti pri io akademia.

 

    Ĉu la universitatoj oferas programojn en aliaj internacie pli konataj kaj facilaj lingvoj ol la ĉina? Ĉu vi opinias, ke en Ĉinio, same kiel en aliaj landoj, la universitatoj devus oferi kursojn kaj esplor-programojn en aliaj lingvoj por multe faciligi la taskon al homoj interesitaj pri fakoj, ekz. la sciencaj, kiuj ne rilatas al la loka lingvo aŭ kulturo?

 


Gabriele Corsetti kun studentoj el malsamaj landoj en la kampuso de la Pekina Instruista Universitato 

 

    Jes, alt-nivelaj pekinaj universitatoj oferas ankaŭ apartajn programojn kaj kursojn en la angla por eksterlandanoj. Aliflanke, ankaŭ estas eksterlandanoj kiuj ricevas stipendiojn por unue lerni la ĉinan lingvon du jarojn kaj poste fari tutan studadon en la ĉina. Mia opinio estas ke unuflanke estas bone oferi anglajn kursojn, por oferi al pli da eksterlandaj studentoj la eblecon veni ĉi tien. Realisme, ne ĉiuj povas aŭ volas lerni la ĉinan je alta nivelo. Aliflanke, ankaŭ estas avantaĝe por Ĉinio disvastigi sian lingvon internacie. Verŝajne estas bone oferi ambaŭ eblecojn.

 

    Kompare kun la doktorecaj programoj de aliaj landoj, ekzemple tiuj de Italio aŭ Britio al vi bone konataj, kiujn avantaĝojn oferas al eksterlandaj gestudentoj la ĉinaj/pekinaj universitatoj?

 

    Mi pensas ke la plej bonaj ĉinaj universitatoj, ekzemple tiu al kiu iras mi, estas tre alt-nivelaj, ĉefe por superaj studadoj. Miaj gekolegoj ĉi tie konstante publikigas artikolojn en konataj usonaj akademiaj revuoj. Aliflanke, la plej bonaj Britaj universitatoj eble ankoraŭ estas iom superaj ol la plej bonaj ĉinaj (mi neniam spertis italajn universitatojn, do mi ne parolos pri tio). Tsinghua-Universitato kaj Pekina Universitato ne povas kompari kun Oxford kaj Cambridge. Tamen, estas multe pli facile por internacia studento eniri ĉinan universitaton ol britan, kaj ankaŭ stipendioj kaj subvencioj estas multe pli facile akireblaj en Ĉinio. Krome, granda avantaĝo studi en Ĉinio estas la ebleco lerni la ĉinan lingvon, se vi interesiĝas fari tion, kaj lerni pri ĉi tiu iome mistera lando, Ĉinio.

 

    Post via doktoriĝo ĉu vi pensas resti en Ĉinio? Kiujn konkretajn profesiajn perspektivojn Ĉinio povus oferi al vi laŭ via specialiĝo?

 

    Do, mia specialiĝo fariĝas ĉiam pli grava en Ĉinio, pro la neceso solvi la gravajn problemojn de la medio en Ĉinio. Estas multaj firmaoj kaj centroj kiuj okupiĝas pri tio. Aliflanke mi ankoraŭ ne certas ĉu mi restos ĉi tie.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments