El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 16-a eskorta ŝiparo de la Ĉina Mararmeo vizitis Niĝerion

| 2014-05-27
Bookmark and Share


La 16-a eskorta ŝiparo de la Ĉina Mararmeo atingas Niĝerion. 

 


Oficiroj de la niĝera mararmeo vizitas ĉinan eskortŝipon.  

 

    La 24-an de majo laŭ la loka tempo, atingis al Niĝero kaj faris 4-tagan viziton la 16-a eskorta ŝiparo de la Ĉina Mararmeo, inkluzive de la eskortŝipoj Yanchen, Luoyang kaj Taihu.

 

    Bonvenigis la eskortŝiparon ĉe la haveno la sekretario de la okcidenta mararemo de Niĝerio, ĉina ambasadoro Gu Xiaojie kaj aliaj reprezentantoj el ĉinkapitalaj organizoj, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenaj fremdlandanoj.

 

    Intertempe, la eskorta grupo interparolis kun du majoroj de la okcidenta mararmeo de Niĝerio. La dulandaj mararmeoj faros komunikadon inter specialaj batalsoldatoj kaj provan ekzercadon kontraŭ piratoj.

 

    En la 24-a de aprilo, la eskortŝiparo finis sian eskortadon por la ŝipoj en la Adena Golfo kaj por tiuj kiuj transportas kemiajn armilojn de Sirio. Poste la eskortŝiparo ekveturis al ok afrikaj landoj, el kiuj Niĝerio estas la 4-a. Laŭplane ili ekveturos el Niĝerio al Kamerunio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments