Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Alvoko al la paco

| 2014-05-27
Bookmark and Share

de WU JIANMIN*

 


Ĉeestantoj de la Pintkunveno pri Nuklea Sekureco  

 


Xi Jinping en prelegado  

 


Wu Jianmin, la aŭtoro 

 

    En la fino de marto ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis en la Tria Pintkunveno pri Nuklea Sekureco, kaj vizitis Nederlandon, Francion, Germanion, Belgion, la stabejon de Unesko kaj tiun de EU. Lia vojaĝo en Eŭropo, vekinta atenton de la tuta mondo, estis grava diplomatia agado de Ĉinio.

 

    Antaŭ kaj dum lia vizito, ankaŭ mi vizitis Brition, Francion kaj Belgion. Mi aŭskultis lian prelegon surloke en la Kolegio de Eŭropo en Bruĝo, Belgio. Mi ankaŭ kontaktis personojn el diversaj rondoj, kaj sentis, ke lia vizito ne nur influis la ĉina-eŭropajn rilatojn, sed ankaŭ ludis pozitivan rolon por akceli pacon kaj stabilecon de la tuta mondo.

 

    Ekde la fino de la jaro 2013 en la internacia komunumo, inkluzive de Ĉinio, estas furoro kompari la pasintecon kun la estanteco. Iuj ĉefaj okcidentaj mediatoj artikolis, ke la internacia situacio en la kuranta jaro estas tre simila al tiu en la jaro 1914. Antaŭ la jaro 1914 rapide disvolviĝis la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Britio kaj Germaio, kaj ambaŭ gajnis multe da profitoj. En la jaro 1910 brita verkisto Norman Angell publikigis la libron La Granda Iluzio, kiu tenas la opinion, ke la reciprokaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter eŭropaj landoj estas tiel striktaj, ke estas sensence lanĉi militon. Antaŭ la Unua Mondmilito en la jaro 1914 neniu lando deziris militon, tamen fine eksplodis la milito, kaj ĝi eĉ estas ĝis nun la plej tragedia kaj la plej detrua milito. La implicita signifo estas, ke eble okazos milito, ĉar la situacio en la jaroj 2014 kaj 1914 estas tre simila.

 

    La internaciaj mediatoj ankaŭ troigas la streĉitan situacion en Orient-Azio. Jes, streĉa estas disputo inter Ĉinio kaj Japanio pri la insularo Diaoyu, kaj Ĉinio ne volas vidi tian streĉecon. En la 20a de decembro de 2013 Cheng Yonghua, ĉina ambasadoro al Japanio, renkontiĝis kun Fumio Kishida, japana ministro pri eksterlandaj aferoj. Cheng diris: "La rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio estas gravaj al ambaŭ landoj, kaj la du flankoj devas klopodi por normaligi la strategie reciprok-profitajn rilatojn." Japanio respondis: "Ni venis en akordon pri rekomenciĝo de pozitiva dialogo, kaj faris signifo-plenan interŝanĝon. La interparolo okazis en amika etoso." Oni atendis, ke la ĉina-japanaj rilatoj pliboniĝos kaj revenos al strategie reciprok-profita vojo. La japana ĉefministro Shinzo Abe certe sciis la renkontiĝon, tamen en la 26a de decembro de 2013 spite al la universala opono li vizitis Yasukuni-templon, kie Japanio honoras 14 A-gradajn milit-krimulojn de la Dua Mondmilito. Estas klare, ke Abe ne volas vidi pliboniĝon de la ĉina-japanaj rilatoj, male, li deziras streĉiĝon de la rilatoj, kaj tio ja estas lia politika bezono.

 

    En la 22a de januaro japana ĉefministro Shinzo Abe eĉ asertis en la Monda Ekonomia Forumo Davos, ke la hodiaŭaj rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio estas tre similaj al tiuj inter Britio kaj Germanio en la jaro 1914. Lia parolo tuj vekis multajn komentojn de la internacia komunumo, kaj kelkaj eĉ opiniis, ke Nordorienta Azio estas la plej danĝera regiono en la tuta mondo.

 

    Ekde februaro rapide disvolviĝas la krizo en Ukrainio. En Krimeo marte okazis referendumo por decidi la venontan statuson de la regiono. La rusa armeo garnizonas ĉe la landlimo de orienta Ukrainio, kaj eskaliĝas la streĉaj rilatoj inter Ukrainio kaj Rusio. Ŝtatgvidantoj de la sep-landa grupo renkontiĝis kaj diskutis pri la krizo en Ukrainio. Ministroj pri eksterlandaj aferoj el NATO kunvenis kaj anoncis haltigon de ĉiuj kunlaboroj kun Rusio por protesti kontraŭ ĝi, kiu aneksis Krimeon. La rilatoj inter la Okcidento kaj Rusio eniris en la plej severan periodon de post la Malvarma Milito.

 

    La mondo restas ĝenerale paca kun regionaj konfliktoj post la Malvarma Milito en la jaro 1991, kaj la tutmonda ekonomio senprecedence disvolviĝas. Estas la unua fojo post la Malvarma Milito, ke internaciaj mediatoj tiel grandskale parolas pri milito.

 

    Kien la mondo iras? Militen aŭ pacen? Ĉu paco, disvolviĝo, kunlaboro kaj kungajno ankoraŭ estas tendenco de la epoko? Ĉu Ĉinio sekvos plu la vojon de paco kaj disvolviĝo? Tiuj ĉi estas grandaj demandoj metitaj antaŭ la mondo. Oni atendas, ke la ĉina prezidanto Xi Jinping povus respondi la demandojn dum sia vojaĝo en Eŭropo. Kaj la lasta estis la kampo de la du mondmilitoj, kaj estas dece, ke li respondu tiujn demandojn dum sia eŭropa vizito.

 

    En dek tagoj en Eŭropo Xi faris multajn prelegojn kaj renkontiĝis kun multaj personoj. Alvoko de paco estis lia ĉefa melodio.

 

    Je la komenco li artikolis en la nederlanda ĵurnalo NRC Handelsblad, ke lia vojaĝo en Eŭropo celas al al paco.

 

    En Francio Xi atentigis en la celebro de la 50-jara jubileo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, ke la ĉina revo estas la revo serĉi pacon. La ĉina revo bezonas pacon, kaj la revo povas esti realigita nur en paco. Paco kaj harmonio estas la idealo de la ĉina popolo dum miloj da jaroj. Spertinte multajn malfeliĉojn, la ĉina popolo domaĝas pacon kaj volas krei pacon, konservi pacon kaj ĝui pacon kune kun ĉiuj aliaj popoloj.

 

    La tria stacio de prezidanto Xi Jinping estis Germanio. Dume li emfazis en la prelego en Berlino: "Ĉinio senŝanceliĝe sekvos la vojon de paco kaj evoluigo. Ĝi sin evoluigas per konservo de la monda paco, kaj konservas la mondan pacon per sia evoluigo. Sekvi la vojon de paco kaj evoluigo estas la respondo de Ĉinio al la atentoj de la internacia komunumo, kaj ankaŭ la memfido kaj memkonscio de la ĉina popolo por sia disvolviĝo. Tiuj memfido kaj memkonscio venas el la profunda civilizacio de Ĉinio, el la kono pri kondiĉoj por atingo de la celo, kaj el la bona kompreno pri la disvolva tendenco de la mondo."

 

    Lia lasta stacio estis Belgio. En la Kolegio de Eŭropo en Bruĝo li laŭte alvokis: "Ni deziras pacon anstataŭ militon, ni deziras multflankismon anstataŭ unuflankon, kaj ni deziras dialogon anstataŭ kontraŭstaron... Kaj ke Ĉinio volas forpeli militan malhelon per paca sunlumo kune kun la Eŭropa Unio."

 

    Lia vojaĝo en Eŭropo elokvente atestis, ke Ĉinio estas la forto firme konservanta la pacon kaj la stabilecon de la mondo. Alvoko de paco ne nur postulas la ĉinan popolon, sed ankaŭ la mondajn popolojn.

 

    - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - 

 

    * Wu Jianmin -- la aŭtoro de la artikolo servas kiel konstanta vicprezidanto de la Ĉina Instituto por Novigo kaj Disvolva Strategio, kaj estis ĉefo kaj proparolanto de la informa sekcio sub la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio kaj rektoro de la Ĉina Universitato de Eksterlandaj Aferoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments