El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brita ministro pri komerco vizitis Ĉinion

| 2014-05-28
Bookmark and Share


Cable dum la vizito al la grupo Huawei  

 

    La 26-an de majo al la ĉina urbo Shenzhen faris viziton Vince Cable, brita ministro pri komerco.

 

    Kvankam la eksporta kvanto de Britio al Ĉinio jam duobliĝis kompare kun tiu en la jaro 2008, tamen ĝi restas ankoraŭ malantaŭ Germanio kaj Francio. Ministro Cable venis al Ĉinio kun entreprenistoj el 30 britaj kompanioj por serĉi kunlaboron en gravaj kampoj de arkitekturo, aŭto kaj vivscienco. La brita komerca grupo, inkl. de diversaj malgrandaj kompanioj en Britio, organizita de la Brita Komerco kaj Investo, faris viziton al Kantono, Pekino, Qingdao kaj Chongqing en la venontaj 7 tagoj.

 

    Laŭ informo, la britaj unuiĝintaj arkitekturaj unuoj kaj la konstrua esplora instituto atingis interkonsentojn kun la registaro de Shenzhen por establi centron de trejnado kaj esplorado. La projekto povas krei enspezon je 10 milionoj da pundoj kaj ŝancon kun valoro de 200 milionoj da pundoj.

 

    Cable faris viziton ankaŭ al la financa centro KingKey kaj al la grupo Huawei, kaj faris prelegon en la 3-a Brita-Ĉina Teknologia Pintforumo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments