El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Na malsukcesis en la Franca Tenis-konkurso

| 2014-05-29
Bookmark and Share


Li Na (maldekstre) kaj Kristina Mladenovic (dekstre) post la konkurso  

 

    La 27-an de majo okazis la triataga konkurso de la Franca Tenis-konkurso. Li Na, fama ĉina tenisistino, estis venkita de Kristina Mladenovic, juna franca tenisistino, per 1:2 post 124-minuta streĉa matĉo. Tio estas informo neatendita por ĉiuj.

 

    En la konkurso, Li Na malsukcesis en la unua seto per 5:7, sekve gajnis la duan per 6:3, sed fine ŝi denove perdis la finalan per 1:6, kaj ne povis eniĝi en la Francan Tenis-konkurson.

 

    Ĉi-foje, Li Na estas la dua sema ludanto de la konkurso post sia ĉampioniĝo en la Aŭstralia Turniro de Teniso. Por Li Na la dua semo estas ŝia plej alta viciĝo en konkursoj de granda ŝlemo. Multaj homoj opinias, ke ŝi eble fariĝos la gajnanton de aŭstralia kaj franca ĉampionecoj sekvante la paŝon de Jennifer Capriati, eksa usona tenisistino.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments