El Popola Ĉinio>头条新闻>

UNESKO okazigis dialogon en Huangshan

| 2014-05-29
Bookmark and Share


Raporton faras la direktoro de la centro de mondaj heredaĵoj de UNESKO.  

 

    La 27-an de majo en la ĉina urbo Huangshan okazis dialogo pri heredaĵa nomlisto kaj daŭrigebla disvolviĝo de UNESKO por ke oni kune interŝanĝu opiniojn kaj enmetu spacan teknologion en aplikadon de daŭrigebla disvolviĝo de la regionoj de heredaĵoj.

 

    La nomlisto de heredaĵoj fare de UNESKO enhavas tri partojn, kiaj Monda Heredaĵo, Monda Biosfera Rezervejo kaj Monda Geopark-reto. De la jaroj 1970, estas enmetitaj en la nomliston de heredaĵoj 981 heredaĵoj en pli ol 160 landoj respektive. Lastatempe, pro pli kaj pli multe da mondaj heredaĵoj, plie influo de naturaj katastrofoj kaj ekonomia disvolviĝo, la tradiciaj protektado kaj regado ne plu daŭgas por trakti tiujn ĉi defiojn. La spaca teknologio, kiel nova teknologio por esplori, disvolvi kaj utiligi la teron kaj la spacon, povas subteni daŭrigeblan disvolvon de la mondaj heredaĵoj.

 

    Ĉeestis la dialogon grandaj organizoj, kiaj UNESKO, la Internacia Unio por Konservado de Naturo kaj la Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Ejoj, koncernaj specialistoj el 23 landoj kaj 168 spertistoj pri spaca teknologio. Daŭros 3 tagojn la dialogo, okazos 15 raportoj kaj 25 kunsidoj, kaj oni finfine atingos interkonsenton.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments